Retkunveno de Muzaiko

2 views
Skip to first unread message

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Apr 8, 2022, 9:37:54 AM4/8/22
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj!

En la venonta dimanĉo, la 10-a de aprilo, estas la 11-a datreveno de Muzaiko. Bedaŭrinde nia datrevena donaco de Shoutcast estas forviŝo de nia konto, kio ĉesigos nian elsendfluon. Pro tio, mi kunvokas kunvenon de Muzaiko por dimanĉo, iom haste, mi scias, sed espereble almenaŭ kelkaj el ni povos partopreni.


Por ke la aŭtomata kalkulado farita de Roĉjo funkciu, oni devas meti en la kampojn la taŭgan vorton el "jes" "eble" kaj "ne" (kiam vi emas dormi sed fakte havus retkonekton, vi metu "eble", bv) Apud via nomo bonvolu aldoni: "certe" - mi volas partopreni, "jes" - mi volas partopreni, sed komprenas, se ne eblas trovi taŭgan tempon, "ne gravas" - mi emus partopreni, sed ne gravas, se mi ne povus ĉeesti. Limdato por plenigi ĝin estu sabato, la 9-a de aprilo, je la 13a laŭ UTC.

Temoj:

- Festi la 11-jariĝon de Muzaiko kaj rememori niajn atingojn en tiuj 11 jaroj
- Kolekti ideojn pri la estonteco de nia projekto
- Io alia laŭ viaj sugestoj

Pardonu pro la lasthora decido, sed mi esperas ke multaj el ni sukcesos partopreni kaj mojosigi nian kunvenon.

Amike,

Rafael

Poór Veronika

unread,
Apr 8, 2022, 3:22:55 PM4/8/22
to retradio...@googlegroups.com
Saluton,

Dankon Rafael pro tion organizi, mi jam plenigis!

Amike:
Veronika

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CAOX2UJdFe%3D%2BNrFRbBYUPdRtsunMBP2pQ82_MDo46jjx46X%3DW0Q%40mail.gmail.com.

Mariana Evlogieva

unread,
Apr 8, 2022, 4:03:30 PM4/8/22
to retradio...@googlegroups.com

Karaj,

mi plezure festus kun vi. Dimanĉe mi laboros, sed preskaŭ certe mi povos partopreni per la telefono.

Mi ne enskribis min en la tabelon, ĉar mi ne deziras influi la kalkuladon de la disponeblaj horoj.

Ĉu mono povus helpi la restadon de Muzaiko ĉe Shoutcast? Mi ne plu memoras kion skribis Veronika en la antaŭaj mesaĝoj.

Amike,

Mariana Evlogieva

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Apr 9, 2022, 10:34:15 AM4/9/22
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj!

La kunveno okazos dimanĉe, la 10-an de aprilo, je la 14-a UTC. Por ĝin partopreni sufiĉas klaki la jenan ligilon: https://meet.jit.si/Muzaiko

Mi esperas revidi vin tie! Estos mojose! =)

Via,

Rafael

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages