Shoutcast ĉesigos la elsendon de Muzaiko la 9-an de aprilo 2022

53 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Apr 1, 2022, 12:43:51 PM4/1/22
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Iom lastminute mi skribas al vi, ĉar nur nun klariĝis al mi, ke Shoutcast tiel finos la servon la 9-an de aprilo 2022, kiun ili provizis al Muzaiko (kaj aliaj etaj radiostacioj, al kiuj Shoutcast provizis tian servon), ke Muzaiko ne povos automate migri al alia elsendtekniko. 

Tio signifas miakomprene, ke oni devus refoje ĉion alŝuti, organizi, ktp - mi pensas ke temas pri 1-7 taga laboro por tion fari. Mi mem ne pretas tion fari.

Sed tio, ke mi ne pretas tion fari, ne signifas, ke ne eblas ĝin fari, se iu emas. :)

Kiuj estas la ebloj por pluiri? Mi pensas ke estas multaj ebloj konsiderendaj, mi listigu kelkajn:
  1. rekomenci novan radioelsendon ĉe Shoutcast
  2. rekomenci novan radioelsendon ĉe Icecast
  3. rekomenci novan radioelsendon aliloke
  4. konservi la retejon de Muzaiko, por ke homoj povu auskulti programerojn, sed ne zorgi pri la tuja elsendo
  5. konservi la retejon de Muzaiko kaj aldoni eblon al auskultado de muzikoj, kiuj estas libere alireblaj, sed ne zorgi pri la tuja elsendo
  6. eĉ ne konservi la retejon de Muzaiko
Por via informo: en la nuna minuto, kiam mi skribas tiun mesaĝon al vi, Muzaiko havas 10 auskultantojn tra la elsendfluo, sed ja tio ne estas la kutima, averaĝe Muzaiko havas 3-4 (kaj en la lasta monato malpli, 2-3 - tio signifas ĉ. 2000 auskulthorojn dum monato, sed ja estis monatoj ĉ. la jarŝanĝo kun 3-4 mil auskulthoroj).

Tamen, kio malpli okazas, estas sufiĉaj/multaj novaj elsendoj, kaj pri tio mi mem havas iom malbonan konscion, ĉar mi nek zorgis multon prie, nek transdonis la taskon (miamemore mi tre ŝatis zorgi pri ili, auskultado de novaj elsendoj ĉiam ekscitis min kaj ankau la enpovigo kion mi spertis ĉe homoj tra tiu agado, donis al mi multe da energio - dankon pro tio!). Mi volonte transdonas la konojn, informojn, ktp, se iu interesiĝas.

Ĉu vi havas ideojn, opinion pri kiel pluiri? Se jes, bonvolu diri (kaj ankau helpas, se vi indikas, ĉu vi emas doni ideon, tempon, lerton - au ian kombinaĵon de ĉi-tiuj aferoj).

Amike:
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Apr 2, 2022, 9:30:15 AM4/2/22
to Poór Veronika, retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj!

Terure ke oni denove bezonas havi tiom grandan laboron, sed la mi ĝi estas inda. Kio gravas nun estas daŭrigi la projekton, mi diversfoje klarigis pri la graveco de Muzaiko por nia movado. Estas vere, ke ni ne estas en aparte bona momento de la radio, mankas originalaĵoj, ktp., Sed tiaj problemoj estas solveblaj, mi mem ĉiusemajne kontribuas per novaĵoj de EPĈ kaj tre ŝatas tion fari.

Konservi la retejon estas nepra afero, tio certe indas, nia retejo havas valoran materialon por Esperantujo kaj mi konas homojn ĉi tie en Ĉinio kiuj ĉiusemajne aŭskultas nian programon kaj ĝin tre ŝatas. Ankaŭ indas daŭrigi la podkaston.

Pri la elsendfluo, mi opinias ke tio estas bona afero, ĉar tio estas unika varbilo pri Esperanto, ni povas montri al homoj "vidu, Jen elsendfluo en Esperanto", tio certe impresas neesperantistojn multe pli ol disdonado de flugfolioj, kaj kostas malpli da mono.

Mi ne konas la teknikajn diferencojn Inter malsamaj elsendfluaj servoj, Do mi lasas la decidon pri tiu temo al homoj kiuj konas la rilatajn teknikajn aferojn.

Amike,

Rafael

J. Grasso

unread,
Apr 4, 2022, 9:36:56 AM4/4/22
to Poór Veronika, retradio...@googlegroups.com
Saluton,

bedaŭrinde mi havas momente nur demandon: ĉu indas plu krei la programon?

Amike,

Jessica

Poór Veronika

unread,
Apr 4, 2022, 10:08:34 AM4/4/22
to J. Grasso, retradio...@googlegroups.com
Saluton,

Mi dirus ke por nun: ne.

Amike:
Veronika

Mariana Evlogieva

unread,
Apr 4, 2022, 10:56:13 AM4/4/22
to retradio...@googlegroups.com

Karaj,

mi gratulas pro via ĝisnuna elstara laboro kaj tre ĝojus, se vi trovos fortojn por daŭrigi. Mi ege admiras vian sindediĉon, obstinon kaj talentojn.

Muzaiko estas tre grava kaj por siaj aŭskultantoj, kaj en E-informado, kiel menciis Rafael.

Mm ofte parolas pri Muzaiko kaj tiel mi almenaŭ iomete helpas por ĝia diskonigo. Mi klopodas sciigi pri ĝi ankaŭ  E-instruistojn kaj instigi ilin plu informi sian studantaron.

Bedaŭrinde, pro diversaj profesiaj kaj privataj kialoj, mi mem malmulte povas kontribui praktike por kreado de programo kaj teknikaj laboroj.

Amike,

Mariana Evlogieva

Poór Veronika

unread,
Apr 5, 2022, 4:32:40 AM4/5/22
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Davíd ne estas retliste, sed skribis al mi, kun lia konsento mi kopias liajn vortojn

___________

Sal Veronika.
Mi legis vian mesaĝon sed ne povis respondi ĝis nun.
Se estus mia elekto, mi elektus la 4an opcion. Pli kaj pli Muzaiko ŝajnas al mi kiel zombia projekto. Tro etaj ciferoj da aŭskultantoj, preskaŭ neniam estas novaj programeroj aŭ kantoj, ktp. Ne estis tiel kiam mi komencis volontuli ĉi tie. Estis la ĉiutagaj novaĵoj kaj preskaŭ ĉiusemajne estis novaj programeroj, kiel Frazeologia minuto, ekz. Sed ne plu, domaĝe. Eble estas tempo translokiĝi al alia projekto, por ke niaj klopodoj estu pli utilaj. Pro tio mi pensas ke la 4a opcio estas la plej taŭga.
Ĝis la decido, mi plene okupiĝos pri miaj taskoj, kiel kutime.
Mi atendas viajn respondojn.
Via, David.

__________

Amike:
Veronika

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/0082d86e0a180ce6dd91a9c9ef9f4227%40interpres.org.

Poór Veronika

unread,
Apr 5, 2022, 5:27:00 AM4/5/22
to retradio...@googlegroups.com
Salutojn,

Leginte la mesaĝojn, al mi ŝajnas ke estas
  1. emo ke iel la tuja elsendo pludauru, sed ne estas solvo pri kiel
  2. kaj ajnkaze restu la retejo daure disponebla
Mi do pensas ke kiel Davíd skribis, la punkto 4 estas la enda paŝo por nun, kaj se iu(j) iam emas elspezi la tempon, energion kaj eventuale monon, tiukaze tiu povas tion fari.

Mi do emas afiŝi tion en la Facebook-konto de Muzaiko, mi pensas ke mi tion faros post 24 horoj, se ĝis tiam ne estas konstraustaro ĉi-tie, en ĉi-tiu retlisto.

Karaj auskultantoj de Muzaiko,
Shoutcast (la provizanto de la tuja elsendservo de Muzaiko) ĉesigos la elsendmanieron, kiun ĝi provizis al etaj radiostacioj, kiel Muzaiko, la 9-an de aprilo 2022 (vidu en la angla ĉe: https://help.shoutcast.com/hc/en-us/articles/4493363120796--Important-updates-About-Shoutcast-for-Business-accounts-). Tio signifas, ke ekde la 10-a de aprilo 2022 ne estos disponebla tuja elsendo de Muzaiko. La retejo de Muzaiko lauplane daure funkcios, kaj vi povos daure elŝuti la programerojn ĉe: http://muzaiko.info/programeroj/listo-de-la-programeroj . Bonan auskultadon!


-----------------------

Kion vi pensas pri tio?

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Apr 5, 2022, 12:12:02 PM4/5/22
to retradio...@googlegroups.com
Saluton,

Por via informo, al la retadreso info ĉe muzaiko.info ĵus alvenis la jena mesaĝo de Shoutcast:

_____________
Esperanta traduko
Kun la elimino de la plano Shoutcast for Business proksimiĝanta la 9-an de aprilo, Shoutcast partneris kun Live365 por oferti novan hejmon por Shoutcast-dissendantoj havantajn malpli ol 20,000 monatajn aŭskulthorojn.
 
Live365 provizas potencajn fluajn ilojn, analizojn, monetigon, aŭskultan distribuon kaj la eblon por priraportado pri muzika licencado al retradiostacioj. Ili havas pakaĵojn ekde nur $ 19/monato, kaj ili ofertas ekskluzivan 15%-rabaton al malgrand-skalaj Shoutcast-dissendantoj.
 
Akiru 15% rabaton - uzu la reklam-kodon:
SHOUTCAST15
 
Por lerni pli pri la funkcioj kaj pakaĵproponoj de Live365 por Shoutcast-dissendantoj havantajn malpli ol 20,000 monatajn aŭskultadon, iru al live365.com/shoutcast.

__
Originala
With the elimination of the Shoutcast for Business plan approaching on April 9, Shoutcast has partnered with Live365 to offer a new home for Shoutcast broadcasters streaming under 20,000 monthly listening hours.
 
Live365 is a one-stop-shop for internet radio stations, providing powerful streaming tools, analytics, monetization, listening distribution, and the option for music licensing coverage. They’ve got packages starting at just $19/month, and they’re offering an exclusive 15% off promo code to small-scale Shoutcast broadcasters.
 
Get 15% off - use the promo code:
SHOUTCAST15
 
To learn more about Live365’s features and package offerings for Shoutcast broadcasters streaming under 20,000 monthly listening hours, head to live365.com/shoutcast.
_____________

Amike:
Veronika

Piotr Szatkowski

unread,
Apr 7, 2022, 4:12:08 PM4/7/22
to Retradio-Projekto
Saluton!
Ĉio dependas de tio, ĉu Muzaiko havas monon por "ret-gastigado" (hosting) . Ekzemple en Pollando ekzistas radioserviloj Slotex, funkciantaj sur la Shoutcast-sistemo. Mi ne konas ĝisnunajn parametrojn de Muzaiko-elsendo (kia bitrate, kiom da spaco je servilo), sed mi donos ekzemplon de Slotex - 128 kbps, max 50. de aŭskultantoj je la sama momento (probable oni ne bezonus pli), Auto DJ kun 10GB da spaco - kostus entute ĉirkaŭ 150 da usonaj dolaroj ĉiujare.
Se TEJO estas estro de Muzaiko, mi kredas, ke oni povus kontaktiĝi kun Polska Młodzież Esperancka | Pola Esperanto-Junularo (PEJ). Mi mem ne estas membro de tiu organizo, tamen mi povus iom helpi kun teknikaĵoj, ĉar mi mem havis spacon je Slotex-servilo por mia retradio.
Oni ankaŭ povas elekti senpagan alternativon de Zeno FM, ĝi lasas senliman kvanton de auskultantoj kaj senpagan bitrate ĝis 320kbps, tamen oni ne povas aldoni pli ol 500 da dosieroj en Auto DJ, kaj oni ne povas ekzakte ilin organizi (ne ekzistas ebleco por elsendi elsendojn je konkreta hor-tablo)
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages