"Poór Veronika" <poorve...@gmail.com>: Dec 01 06:28PM +0100
Saluton!
Mi pensas ke nun endus havi novan kunvenon kaj priparoli diversajn temojn,
ekzemple:
- Muzaiko ĉe Shoutcast (baldau finiĝos la unujara senpaga membreco tie
- ĉu ni pagu, ĉu ni translokigu Muzaikon?
- se la dua: kien?
- Muziko en Muzaiko
- nun la muzika repertoaro en Muzaiko ne estas multe prizorgata
- mi mem (Veronika) ne sentas min sufiĉe memfida por ĝin sole pli
bone prizorgi, sed mi ja volonte kunlaborus kun homoj, kuuj interesiĝus
- la laborkvanto dependas de la celoj, povas esti de unu horo
(kelk)semajne ĝis pluraj horoj semajne
Ĉu vi havas aliajn temojn?
Do, por trovi la tempon por la retkunveno, jen la kalendaro:
https://docs.google.com/spreadsheets/d/1n37A4jP1P-6AzCyJ1PepmHWGB1PFYeD0frcSMaRUDRg/edit
Por ke la aŭtomata kalkulado farita de Roĉjo funkciu, oni devas meti en la
kampojn la taŭgan vorton el "jes" "eble" kaj "ne" (kiam vi emas dormi sed
fakte havus retkonekton, vi metu "eble", bv) Apud via nomo bonvolu aldoni:
"certe" - mi volas partopreni, "jes" - mi volas partopreni, sed komprenas,
se ne eblas trovi taŭgan tempon, "ne gravas" - mi emus partopreni, sed ne
gravas, se mi ne povus ĉeesti. Limdato por plenigi ĝin estas vendredo, la
4a de decembro, je la 20a laŭ UTC. La tagoj por nun proponitaj por kunveni
estas la 12-13-a de decembro au la 19-20-a de decembro.
Kaj kiuj estu la temoj? Du proponoj jam legeblas supre, kaj por ke ni havu
pliajn: proponu, bonvolu!
Se vi havas ajnan demandon, sentu vin libera demandi.
Amike:
Veronika
|