Saluton karaj,
Dum nia maja skajpkunveno ni priparolis tion, ke estus bona interkonsenti pri iu “horo” kiun ni povas reklami por ke tiam homoj, kiuj interesiĝas pri Muzaiko, povu kontakti tiujn, kiuj jam spertas pri ĝi.
Do, jen mia mesaĝo por tion instigi. Organizi multe pli facilas, se ni faras tiel, ke tiu, kiu havas certan disponeblon, tion anoncas kaj ni reklamas ĉe la FB-paĝo de Muzaiko, ol trovi tempon kiam ĉiuj disponeblas samtempe. Ĉu vi havas ian preferon inter la du? Mi mem inklinas al la unua pro tio ke pli facilas organizi ĝin kaj estos pli da ebloj kontakti iun spertulon de Muzaiko.
Amike:
Veronika