Saluton!
Dankon pro viaj programproponoj. La programo estas sufiĉe plena sabate kaj dimanĉe, do kvankam ni ricevis de vi kvar proponojn ni akceptis tri.
Sabate 11a de julio
10:00-10:20 UTC Prezento pri Muzaiko
10:20-11:40 UTC Demandosesio pri Muzaiko
Dimanĉe 12a de julio
10:00-10:45 UTC Radia registro kun Muzaiko
Ĉu tiuj tempoj estas en ordo por vi?
Pri la registro, mi bezonas scii ĉu la programero okazos tute ekster la platformo de IJK, aŭ ĉu vi volas ekz. komenci per videobabileja ĉambro kie vi povas mallonge klarigi kiel funkcios kaj respondi demandojn?
Mi petas ankaŭ ke vi priskribu ĉiun programeron per ĉ. kvar frazoj al la partoprenantoj. 100 el niaj aliĝintoj estas novuloj, do indus komenci per diri kio estas Muzaiko. Ankaŭ
aldonu en la priskribo se estas io praktika kion ili bezonas scii.
Amike,
Antonia, organiza teamo de reta IJK 2020