ĝisdatigoj pri okazaĵoj rilate al Muzaiko

23 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Jan 10, 2020, 2:29:03 PM1/10/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

Okazis du gravaj aferoj dum la lastaj tagoj:
  • migrado al Shoutcast
  • perdo de la kalendaraj informoj de la lastaj jaroj
Lau mia kompreno la du eventoj okazis kvazau samtempe, sed sendepende de unu la alia. 

Pro la migrado al Shoutcast, por nun Muzaiko ne povas ludigi muzikon, por kies kopirajto ĝi devus pagi. Estas tri solvebloj en mia kapo:

1. estas trovi alian elsendejon, kiu similas al Radionomy: repage al la kostoj de administrado enmetas reklamojn en niaj elsendoj

2. resti ĉe Shoutcast, kaj ne enmeti muzikon, kiu ne estas libere alirebla (kun la konsento de la artisto). Tio signifas i.e., ke Muzaiko ne povas ludigi muzikon eldonitan de Vinilkosmo. 

3. Muzaiko nuntempe miascie ne estas multe reklamata, kaj tiel la viva elsendo havas ĉ. 30-80 horojn da auskultado tage. Ĉu indas refoje reklami ĝin, varbi pli da homoj por kontribui al ĝi au tamen ĝi ne valoras la penon kaj pli indas igi ĝin simpla arkivejo?

Kion vi pensas?

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Jan 11, 2020, 1:47:36 PM1/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Intertempe Václav Zouzalík respondis en la Telegramo-kanalo de Muzaiko, mi kopias lian respondon ĉi-tien, por ke tiuj, kiuj ne jam legis lian respondon povu legi ĝin ĉi-tie.
__________________________

Ĉu eblas respondi ankaŭ ĉi-tie?


1. Tio bonas.

2. Tio ankaŭ. Ĉu ne eblus havi kontakton kun Vinilkosmo, ekz. kun reklamo krom muziko tute nova (3 - 5 jaroj)?

3. Certe indas, ĉar ĝi ankaŭ reprezentas la lingvon kaj komunumon.

________________________

Poór Veronika

unread,
Jan 11, 2020, 1:50:50 PM1/11/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Pri la 2-a punkto: Bedaurinde tio ne eblas, ĉar VK subskribis kontrakton ku la franca kopirajta agentejo, sekve ili prizorgas la rajtojn kaj kontrakto kun Vinilkosmo nenion povas helpi pri tio.

Amike:
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jan 14, 2020, 12:43:35 AM1/14/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Estas bone scii, ke io okazas en Muzaiko. Ni nepre daurigu la laboron, kaj lau mi ja indas pluan reklamadon. Mi jam diversfoje esprimis mian opinion pri la graveco de Muzaiko kiel varbilo pri Esperanto. Mi ege bedauras pri tio, ke esperantistoj gxenerale ne donas al gxi la atenton kiun gxi meritas, cxar gxi ja donas al ni videblecon kiun multaj aliaj iniciatoj ne donas, kaj montras Esperanton kiel mojosa kaj vivanta lingvo kun bunta kulturo. Do mi forte subtenas la daurigon de la elsendado kaj ni devas klopodi por ke ankau bonkvalita muziko estu ludata en gxi, ecx se ni ne havos aliron al la katalogo de Vinilkosmo. Cetere kie estas la amaso da novaj esperantistoj anoncitaj de Duolingo-sxatantoj? Cxu ni faris direktitan varbadon al ili? Cxu ne estas novaj gejunuloj entuziasmitaj pri Esperanto? Mi pensas ke jam estas tempo renovigi nian teamon kaj por tio necesas revigligi varbadon. Mi pretas helpi lau miaj ebloj, diskonigante artikolojn kaj informojn pri Muzaiko per EPCx-kanaloj.

Amike,

Rafael

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CACvpH0Xcd59OOJ3mcWnAe05yh3UJC1_TGpMMYSQ7Z7v1-r9vOg%40mail.gmail.com.

Poór Veronika

unread,
Jan 14, 2020, 12:07:41 PM1/14/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Mi ankau havas similan sperton rilate al reklamado pri Esperanto. Se mi klarigas pri Muzaiko, au iel mencias ĝin, homoj ne plu demandas, ĉu Esperanto estas lingvo, sed kia lingvo ĝi estas. Aldone, ĝi kutime ial donas mojosan etoson al nia babilado.

Kaj nun pri la farendaĵoj: mi vidas la jenajn taskojn de via mesaĝo, mi ankau aldonis miajn pensojn:
  1. bonkvalita muziko en Muzaiko
    1. de kie ekhavi ĝin? (ni bezonas ĉ. 150 muzikeron minimume)
    2. kiel taksi la kvaliton?
  2. renovigi la teamon
    1. varbi ankau al la Duolingo-lernintoj, lernantoj
      • krei varbadon kaj diskonigi ilin
        • Rafael prizorgas kion li povas per la EPĈ kanaloj
    2. helpi novulojn
      • kiom da tempo la 'malnovuloj' havas por tio?
Ĉu estas pliaj/aliaj priparolindaĵoj?

Amike:
Veronika


Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jan 15, 2020, 11:50:01 PM1/15/20
to retradio...@googlegroups.com
1. Multaj bonaj artistoj mem eldonas sian muzikon, ekz. Jxomart kaj Natasxa, Sepa kaj Asorti, Jonny M.... La bitalbumo Nenifar' de Gijom' havas du eldonojn, unu propra de la autoro, alia per Vinilkosmo, sed mi pensas ke la ekzisto de Vinilkosma eldono ne estas problemo, cxar li pli frue diskonigis la kantojn sub CC. Cetere ni rajtas uzi muzikon eldonitan de Brazila Esperanto-ligo, tio inkludas Merlin (unu albumo), Flavio Fonseca kaj Tarcisio Lima.

2. Ni varbu lau niaj povoj, ne necesas hasti. Kion vi volas diri per "kiom da tempo la malnovuloj havas por tio", cxu tempo por helpi novulojn au tempo por trovi novajn kunlaborantojn?

Amike,

Rafael

Martin Kutzner

unread,
Jan 16, 2020, 2:16:03 AM1/16/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj, 
mi miras kiel entute eblas aŭskulti muzaikon? Per la poŝtelefona apo ĝi ne funkcias. Tio estis la kazo jam antaŭ du jaroj, kaj tiam mi aŭskultis nur podkastforme, sen la muziko.
Mi estis granda amanto de muzaiko tiam ĉar la babila enhavo helpis min plibonigi mian komprenon de la parolata lingvo. Tamen mi iam frustriĝis ĉar daŭre la sama enhavo nur ripetiĝis.
La nuna malmorto de la retlisto instigis min denove provaŭskulti, sed mi ne scias kiel. 
Mi vizitis muzaiko.info, sed ankaŭ tie ne trovis manieron. Krome, la retpaĝo ja daŭre ligas al Radionomy.
Aŭ ĉu la migrado al Southcast signifas ke aktuale muzaiko ne elsendas dum vi esploras kiel reeki la elsendadon el la nova platformo?

Amike, Martin

Poór Veronika

unread,
Jan 16, 2020, 3:04:29 PM1/16/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Martin,

Se vi provas tiun ligilon, ĉu ĝi funkcias: https://streamingv2.shoutcast.com/Muzaiko ? Ĉe mi jesja! Teorie tiu ligilo troveblas ĉe la retpaĝo de Muzaiko. Mi ne havas Android-aparaton, do mi ne povas testi, kio estas la problemo tie. Post via retmesaĝo mi trovis kelkajn malnovajn ligilojn, dankon pro la atentigo! Se vi trovas pliajn malbonajn ligilojn, bonvolu tion diri.

Rilate al la enhavo de Muzaiko: jes, tiel estas, Muzaiko havas nun por ĉ. 4 monatoj sufiĉe da elsendoj, do poste la elsendoj ripetiĝos. Tamen, por novuloj ili estas daure novaj elsendoj. Lau mia scio grava celo estus atingi ke la elsendoj ripetiĝu nur post 6 monatoj, ĉar post tiam homoj malpli memoras, do la ripetiĝo malpli ĝenas. Alia eblo: havi sufiĉe da novaj elsendoj, tio ankau eblas per varbado kaj kunordigado.

Amike:
Veronika


Poór Veronika

unread,
Jan 17, 2020, 2:54:15 AM1/17/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Rafael,

Dankon pro la listo, estas bonega komenco! Ankau i.d.c mem eldonis muzikon. Gravas ke iu, kaj se eblas, nur unu persono kontaktu unu artiston. Kiu emas/pretas kaj kiun kontakti? La plej facila por la administrado estas, se oni alŝutas la dosieron per tiu-ĉi: http://muzaiko.info/partoprenu/al%C5%9Dutu . 

2. : temas pri ambau, sed mi pensas ke pli da tempo necesas por helpado. Mi povas havi ĉ. 1 horo/tago . Aliflanke, mi nun pripensis, kaj la demando estis iom maltauga, kio pli gravas estas ke kiam alvenas demandoj, homoj ricevu ĝustatempan respondon. Mi mem kulpas pri tio, ke foje mi tion ne faris, kaj mi pensas ke homoj foje perdis entuziasmon pro tio. Do, mi ŝatus tion nun eviti, de tiu timo venis mia demando.

Amike:
Veronika

Pavol Petrik

unread,
Jan 17, 2020, 10:07:05 AM1/17/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,
mi tre ĝojas, ke Muzaiko uzas alian servilon, ĉar nun mi povas senprobleme aŭskulti ĝin en Slovakio. En Radionomy la elsendo estis blokita por mia lando.
Fartu bone.
Amike,
Pavol Petrik


pi 17. 1. 2020 o 8:54 Poór Veronika <poorve...@gmail.com> napísal(a):

Poór Veronika

unread,
Jan 18, 2020, 11:20:19 AM1/18/20
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Eta ĝisdatigo: mi skribis al Gijom' (responde al iu malnova mesaĝo de li) kaj li respondis ke li alŝutos al Muzaiko sian novan muzikon. :)

@Pavol: dankon pro tiu informo! Mi pensas ke indus demandi al esperantistoj, ĉu tio estas la sperto ĉie. Mi pripensis ĉu tion nun fari au post ke iom da nova muziko estas enmetita - mi pensas pri la lasta. Kion vi pensas pri tio?

Amike:
Veronika

fa...@mail.ru

unread,
Jan 18, 2020, 11:31:58 AM1/18/20
to Retradio-Projekto
Saluton al ĉiuj. Ankaŭ en Rusio Muzaiko nun denove estas aŭdebla.

Kim Ribeiro

unread,
Jan 20, 2020, 8:50:42 AM1/20/20
to Retradio-Projekto
Kun plezuro mi legas la novaĵojn kaj ĵus spertis aũdadon de la radio kun sukceso.
Miaj diskoj estas plejparte sen vortoj (tiel oni ne povas kvalifiki ilin esperantistajn) sed estas aŭtoraj do mi povus liberigi la rajtojn.  La plej nova Diverso universo estas tre resuma historio de okcidenta muziko (nur 10 ekzemploj!) kaj mi povus paroli pri la enhavo. 
Iam (jaroj antaŭe) mi parolis pri brazila komponisto Ernesto Nazareth dum kelkaj sekundoj en la radio, mi memoras.
Ĉe http://magnatune.com/artists/kim_ribeiro/ vi povas koni la miajn 3 lastajn kompaktajn diskojn, kiel ankaŭ en la reto-medio. 
Je dispono kaj feliĉa por la partopreno en la grupo
Kim Ribeiro

Poór Veronika

unread,
Apr 14, 2022, 7:35:26 AM4/14/22
to retradio...@googlegroups.com
Saluton kara Kim!

Via mesaĝo nun revenis al mi, kaj mi diru ke mi tre volonte auskultus parolon pri la enhavo de Diverso universo, estus tre interesa por mi! Se vi jam faris ĝin, ĉu estas loko, kie mi povus auskulti ĝin?

Amike kaj bondezire:
Veronika

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages