Kara Rafael,
Pasis tiom da tempo de kiam vi sendis al mi la artikolon pri Muzaiko, ke vi verŝajne entute forgesis pri ĝi. Mi pardonpetas pro mia malrapida reago. Sed finfine jen ĝi, kaj mi petas vin aprobi ĝin antaŭ ol mi sendos ĝin por provlegado.
Mi supozis, ke vi mem verkis ĝin kaj aldonis vian nomon ĉe la fino. Se efektive vi estas la verkinto, bonvolu aldoni kelkajn frazojn pri vi mem.
Ĉu vi havas taŭgan foton por akompani la artikolon? Mi bezonas foton kun horizontala formato, kiun ni povos meti super la artikolon.
Kore,
Anna