Muzaiko en la kongresoj

42 views
Skip to first unread message

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 2, 2021, 7:27:43 AM7/2/21
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj!

Mi ĵus aliĝis al VK kaj IJK. Ĉijare mi ne partoprenos ILEI-Kongreson ĉar mi estos tre okupata en oficvojaĝo en tiu semajno. Pasintjare estis mojose interagi kun niaj aŭskultantoj kaj prelegi pri Muzaiko, ĉijare ni dekjariĝas, Do estos eĉ pli mojose. Kion ni povas fari? Ĉu iu ideo?

Laŭ mi, plej facilas prezenti en la Movada Foiro. Krom tio, se iu(j) emas prelegi, ni povas kuncerbumi pri kiel tion fari.


Amike,

Rafael

Poór Veronika

unread,
Jul 5, 2021, 3:57:12 AM7/5/21
to retradio...@googlegroups.com
Saluton Rafael,

Mi ankau aliĝis al VK kaj mi volonte partoprenos en programeroj pri Muzaiko, estis korvarmiga sento pasintjare. Pri kion fari: mi ne scias, ĉu eble ni demandu ĉe Facebook de Muzaiko kion ili proponas ke ni faru?

Amike:
Veronika

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Retradio-Projekto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to retradio-proje...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/retradio-projekto/CAOX2UJdD97hxPCo7Qehy%3DUUWJoxH-gix2eEa5pD7KEXSpAHFPQ%40mail.gmail.com.

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 5, 2021, 10:39:41 AM7/5/21
to retradio...@googlegroups.com
Bona ideo, ni povas proponi en Facebook ke niaj legantoj sugestu temon/fokuson por prelego pri Muzaiko.

Cetere ni prezentu Muzaikon ĉe Movada Foiro denove, ĉu bone?

Amike,

Rafael

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 5, 2021, 10:42:36 AM7/5/21
to retradio...@googlegroups.com
Cetere Jen ligilo por aliĝi al Movada Foiro: 

Poór Veronika

unread,
Jul 7, 2021, 3:17:54 PM7/7/21
to retradio...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Jesja lau mia flanko por prezento dum la Movada Foiro, kaj por ĝi por mi plej taugas de 10:00 ĝis 12:00 UTC, sed ne la 17-an (tiam de 18:00 ĝis 20:00 taugas) kaj kiel taugas por vi? Kaj ju pli ni estas, des pli bone, pasintjare miasperte homoj tre ĝuis povi paroli kun homoj, kiuj kunkreis Muzaikon kaj senti la etoson. :)

Ni eble ankau povus krei ian divenkonkurson anstatau prelego, dum kiu homoj povus auskulti erojn de elsendoj, kaj devus diveni la titolon? Hm, eble tio pli bonas kiel aparta evento?

Amike:
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 8, 2021, 9:13:35 AM7/8/21
to retradio...@googlegroups.com
11:00 - 14:00 UTC estas la plej taŭga por mi. Semajnfine mi povas esti disponebla pli frue. Do mi proponas ke ni agendu iun sesion por la 10:00 UTC semajnfine kaj alia(j)n iam dum la semajno post la 11:00 UTC. Kompreneble se estas homoj kiuj emas/ povas gvidi sesiojn en alia horaro tio bonegas, ĉar ebligos al pliaj homoj partopreni.

Amike,

Rafael

Poór Veronika

unread,
Jul 8, 2021, 4:46:37 PM7/8/21
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Jes, tiel tute bone por mi. Ni devas plenigi la aliĝilon ene de du tagoj, ĉu Rafael, por vi taugas tion fari? Se jes, ĉu vi bezonas ion de mi? Por mi por nun ĉiuj tiuj horoj, pri kiuj ni priparolis, povas taugi en tiu semajno, kaj mi povos adaptiĝi, krom pri la 17-a de julio.

Amike:
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 8, 2021, 7:57:53 PM7/8/21
to retradio...@googlegroups.com
17-a de julio ne taŭgas por mi ankaŭ, mi estos vojaĝanta de la 11-a ĝis la 17-a de julio.

Amike,

Rafael

Poór Veronika

unread,
Jul 9, 2021, 6:32:54 AM7/9/21
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Oh, bonan vojaĝon al vi!

Dume, nur por ke ni ne forgesu: ĉu vi pretigos la formularon: https://mallonge.net/ViMF21 kaj sendos ĝin au vi preferas ke mi faru?

Amike:
Veronika

Rafael Henrique Zerbetto

unread,
Jul 9, 2021, 8:32:43 AM7/9/21
to retradio...@googlegroups.com
Mi preferas ke vi faru, ĉar mi estas nun tre okupata pri laboro. Mi tamen atentigas vin, ke je la 20-a de julio mi ne estos disponebla. Ajna alia dato enordas por mi.

Brakume, via

Rafael

Poór Veronika

unread,
Jul 9, 2021, 5:11:10 PM7/9/21
to retradio...@googlegroups.com
Saluton!

Mi faros. :)

Bonan vojaĝon kaj laboron al vi!

Amike:
Veronika

Poór Veronika

unread,
Jul 18, 2021, 1:42:43 PM7/18/21
to retradio...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

Muzaiko reprezentiĝos dum la Movada Foiro de la Virtuala Kongreso! 

Venu multnombre kaj invitu viajn amikojn, eblaj interesiĝantojn al unu au ĉiuj el la tri okazoj, kiam oni parolos pri Muzaiko:
  • Lunde, la 19-an de julio de la 10-a ĝis la 10:55 lau UTC
  • Merkrede, la 21-an de julio de la 10-a ĝis la 10:55 lau UTC
  • Sabate, la 24-an de julio de la 10-a ĝis la 10:55 lau UTC
Venu, venu, venu!

Amike:
Veronika
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages