Saluton karaj,Jen ĝojiga peto por festi. :)Muzaiko baldaŭ trijariĝos, kaj por festi la naskiĝtagon estos kunmetita speciala elsendo kun salutoj kaj rakontoj de tiuj, sen kiuj Muzaiko ne estus kiel ĝi estas. Tial bonvolu, se eblas, voĉe saluti, kaj rakonti pri:
- kiel vi unuan fojon aŭdis pri Muzaiko?
- kion vi pensis, kiam vi aŭdis pri Muzaiko?
- kaj se vi emas, ankaŭ aldonu respondon al: kion vi faras en Muzaiko?
Bonvolu alŝuti vian sondosieron al Muzaiko pere de: http://muzaiko.info/partoprenu/al%C5%9Dutu ĝis la 31a de marto, aŭ kaze ke tio ne eblas, plej malfrue ĝis la 5a de aprilo 2014.