Saluton karaj,
Jen ĝojiga peto por festi. :)
Muzaiko baldaŭ trijariĝos, kaj por festi la naskiĝtagon estos kunmetita speciala elsendo kun salutoj kaj rakontoj de tiuj, sen kiuj Muzaiko ne estus kiel ĝi estas. Tial bonvolu, se eblas, voĉe saluti, kaj rakonti pri:
- kiel vi unuan fojon aŭdis pri Muzaiko?
- kion vi pensis, kiam vi aŭdis pri Muzaiko?
- kaj se vi emas, ankaŭ aldonu respondon al: kion vi faras en Muzaiko?