Saluton!
Hodiaŭ komenciĝis la trisemajna muzika konkurso en Muzaiko. Pri la klarigoj vi povas legi ĉe:
muzaiko.info/konkurso
La celo de la konkurso estas konsciigi homojn pri la bunteco de la Esperanta muziko kaj iom pli proksimigi artistojn/muzikojn, kaj la aŭskultantojn.
Ĉiuj povas partopreni - kaj ankaŭ privarbi ĝin - ambaŭ tre necesas por la sukceso de la konkurso. :)
La kutima anonco - kiel ni priparolis dum la 17a skajpkunveno - estas: "Ĉu vi pensas ke vi konas la Esperantan muzikaron? Pruvu!" Kaj poste vi povas ligi al
muzaiko.info/konkurso aŭ skribi aliajn detalojn.
Amike: