Sabaton la 18an de Julio de la
2009a, okazis, ĉe la Milana SAT-Kongreso (http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009), la 1a kunveno de la Poresperanta Fako
de la Sennacieca Asocio Tutmonda (http://www.satesperanto.org).
Gvidis la kunvenon kamarado Gary Mickle.
Mi registris ĝin, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin publikigi en la
interreto (en mia rettaglibro ĉe la socia retejo Ipernito).
Vi povas ĝin aŭskulti ĉe la retadreso http://www.ipernity.com/blog/28233/221285
Bonan aŭskultadon!
Bedaŭrinde mi malĉeestis la 2an kunvenon, tamen mi provos akiri ĝian
protokolon, por ĝin poste publikigi en la sama rettaglibro.
Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la
SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009
Anĉjo