Dimanĉon, la 19an de Julio de la 2009a jaro,
okazis, ĉe la Milana Kongreso (http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009)
de SAT (http://www.satesperanto.org),
Socia Forumo pri LatinAmeriko.
En ĝi oni parolis pri
pri:
- la ĝenerala situacio de LatinAmeriko (precipe, laŭ la socipolitka vidpunkto)
- la situacio de SAT en LatinAmeriko
- la situacio de Esperanto kaj de la EsperantoMovado en LatinAmeriko.
Post enkonduko de Vinko Markov, partoprenis la debaton pluraj
ĉeestantoj. Kunordigis la tuton Kani.
Mi registris tiun Socian Forumon, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin
publikigi en la interreto (en mia rettaglibro ĉe la socia retejo Ipernito).
Vi povas ĝin aŭskulti ĉe la retadreso http://www.ipernity.com/blog/28233/228352
Bonan aŭskultadon!
Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso
vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009
Anĉjo
www.ancxjo.pac-horano.ipernity.com