Priskribo
eltirita el la paĝo http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article52 de la
Eldona Fako Kooperativa de la Sennacieca Asocio Tutmonda:
En 1918 okazis grava debato pri Esperanto en
la paĝoj de la italaj socialismaj gazetoj “Avanti !” (Antaŭen !) kaj “Grido del
Popolo” (Krio de la Popolo).
Tiutempe multaj kamaradoj de la socialisma bazo estis allogataj de Esperanto. Kelkaj
kamaradoj eĉ proponis, ke la partio oficiale apogu la internacian lingvon.
Tuj intervenis gvidantoj-intelektuloj, kiuj senpere difinis Esperanton “neebla,
kontraŭhistoria idealo, do ne idealo sed hobio por nenifaruloj”. La plej severa
el ili estis Antonio Gramsci, kiu de sia elstara pozicio de filologo-filozofo
senkompate, malestime ridindigis kaj anatemis la burĝan utopiismon de la
esperantistoj. Li indikis al la tutmondaj laboristoj la solan veran racian
celon, la konstruadon de Socialisma Internacio : post tio spontane formiĝos
monda lingvo, aŭ oni akceptos kiel monda la lingvon de la unua socialisma
lando.
Sekve de tiu eminenta senindulga senapelacia verdikto, dum la tuta 20-a
jarcento la itala maldekstro (kun la escepto de la anarkista tendenco)
malatentis la lingvan problemon kaj ignoris aŭ mokis Esperanton. Elstara
ekzemplo de intelektula potenco kaj amasa ŝafeco. [En la libreto
"La Itala socialismo kaj esperanto"] ni
prezentas la sinsekvon de la tiutempaj artikoloj, kaj freŝdatajn kritikojn.
*************************************************************************************************
*************************************************************************************************
Lundon la 20an de Julio de la 2009a, dum la
82a Kongreso de SAT (http://www.satesperanto.org), oni
debatis pri tiu ĉi kolekto de artikoloj, prizorgita de Andrea Montagner, havebla kaj dulingve
itale/Esperante ("Gramsci e l'Esperanto. Quello che si sa e quello
che si deve sapere" http://www.ibs.it/code/9788876954092/-montagner-a/gramsci-e-l-esperanto-quello.html)
kaj nurEsperantligve ("La Itala socialismo kaj
esperanto" http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article52).
En la du eldonoj, malsamas la enkondukoj kaj la kritikoj, ĉar la unua celas
italojn (ĉu esperantistojn ĉu neesperantistojn), dum la dua celas
esperantistojn (ĉu italojn ĉu neitalojn). La artikoloj
kolektitaj, dume, estas la samaj en la du eldonoj.
Tiun ĉi debaton pri la
libreto/artikolkolekto, okazintan ĉe la SAT-Kongreso, partoprenis: Andrea Montagner (la artikol-kolektinto), mi, KANI, Dieter
Rooke, Tonyo del Barrio, Renato Corsetti kaj Arturo
Prent. Mi
registris ĝin, kaj akiris la rajtigon ĝin publikigi en la interreto
(en mia rettaglibro ĉe la socia retejo Ipernito).
Vi povas ĝin aŭskulti ĉe la retadreso http://www.ipernity.com/blog/28233/246643
Bonan aŭskultadon!
Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009
Anĉjo