Arciesperantoretletero n. 23
Sabato 3 marzo in via Orti 17 a Milano (MM Crocetta) alle 17.30 si terra una conferenza sul tema “Cento anni di teatro originale in esperanto” tenuta da Paul Gubbins, inglese.
Paul Gubbins é nato a Southport sul mare, in Gran Bretagna, nel 1949.
Dopo aver studiato la lingua tedesca in Gran Bretagna e Canada, si è lauretao alla Queen’s University con una tesi su E.T.A. Hoffmann. Dopo gli studi universitari ha insegnato tedesco per tre anni e il francese nelle scuole britanniche, dopo di che ha ricominciato a formarsi come giornalista. Nel 1983 ha cominciato a lavorare all’università come lettore di tedesco. Ultimamente ha cominciato a insegnare giornalismo in altra università.
Fra i suoi hobby troviamo il teatro, le ferrovie e la musica: suona il clarinetto e il sassofono in un gruppo musicale amatoriale.
Ha cominciato a studiare esperanto nel 1984 e ha scritto il suo primo articolo per Monato (rivista esperantista N.d.T.) nel 1986.
Principali sue opere sono: il manuale di apprendimento Kunvojaĝu!, il dramma su videocassetta Pasporto al la tuta mondo, la tragedia Heksakloro unu komo tri e la commedia Zam- Zam- Zamenhof e la collezione di drammi Konto de l' vivo e La Verda Ranaro prezentas. Più volte è stato premiato in concorsi letterari dell’UEA e ha composto articoli, fra gli altri, per Fonto (rivista letteraria in esperanto N.d.T.), dove sono apparsi suoi drammi
Oltre a comporre, organizza scuole estive di esperanto in Barlaston, Gran Bretagna, e altri stage. Ultimamente ha composto esercizi di comprensione su supporto audio, lanciati in Gran Bretagna e negli Stati Uniti. E’ membro dell’UEA (Associazione universale di Esperanto N.d.T.), dell’Associazione esperantista di Gran Bretagna, di cui è redattore della rivista La Brita Esperantisto, e fa parte del comoyayo dell’EVA, Associazione degli scrittori esperantisti
Sabaton la 3an de marto okazos prelego pri “Cent jaroj de originala teatro en esperanto”, farota de Paul Gubbins, anglo.
Paul Gubbins naskiĝis ĉemare en Southport, Britujo, en 1949. Studinte la germanan en Britujo kaj en Kanado, li doktoriĝis ĉe Queen’s University, Kanado, per disertacio pri la germana verkisto E.T.A.Hoffmann. Post la universitataj studoj li instruis dum tri jaroj la germanan kaj la francan en britaj lernejoj; poste li retrejniĝis kiel ĵurnalisto. En 1983 li eklaboris ĉe universitato kiel lekciisto pri la germana. Lastatempe li ekinstruis partatempe ĉe alia universitato ĵurnalismon.
Hobioj inkluzivas dramarton, fervojojn kaj muzikon: klarneton kaj saksofonon li ludas en amatora muzik-grupo. Esperanton li eklernis en 1984 kaj li kontribuis sian unuan artikolon al Monato en 1986. Ĉefaj verkoj: la lernolibro Kunvojaĝu!, la vidbendo-dramo Pasporto al la tuta mondo, la tragedio Heksakloro unu komo tri kaj la komedio Zam- Zam- Zamenhof, kaj la dramo-koletoj Konto de l' vivo kaj La Verda Ranaro prezentas. Li plurfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA kaj artikolis i.a. en Fonto, kie aperis aliaj unuopaj dramoj.
Krom verki, li organizas la Esperanto-somerlernejon en Barlaston, Britujo, kaj aliaj tieaj staĝoj. Lastatempe li kreis elektronikajn aŭdkomprenajn ekzercojn lanĉitajn en Britujo kaj en Usono. Li membras en UEA, Esperanto-Asocio de Britio (kies organon, La Brita Esperantisto, li redaktas) kaj estas komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA).
Messaggi di solidarietà e partecipazione sono pervenuti ad Arci Esperanto dal Brasile e dalla Serbia
in occasione della marcia contro il raddoppiamento della base militare di Vicenza.
Indipendentemente dal risultato effettivo della marcia, crediamo di aver dato ai nostri amici nel mondo una immagine diversa dell’Italia con l’esperanto
Mesagxoj de solidareco kaj partopreno venis al Arci Esperanto de Brazilo kaj Serbio okaze de la marsxo kontrau la duobligo de la milita bazo en Vicenza.
Sendepende de efektiva rezulto de gxi, ni kredas ke ni donis al niaj amikoj en la mondo malsimilan imagon de Italio per esperanto.
Se non vuoi ricevere Arciesperantoretletero scrivi a questo indirizzo mail con soggetto: malaliĝo.
Ĉu vi ne volas plu ricevi Arciesperantoretleteron, skribu al tiu ĉi retadreso kaj skribu: malaliĝo