Dimanĉon la 19an de Julio de la
2009a, okazis, ĉe la Milana SAT-Kongreso, la kunsido de la Pacista Frakcio de
la Sennacieca Asocio Tutmonda (http://www.satesperanto.org).
La gekamaradoj Colette kaj André Weiss (ĉefaj aktivuloj de la Pacista Frakcio)
pretigis, por tio, raporton (kiu estis publike legita de André) kaj flugfolion
(kiu estis disdonita al la ĉeestantoj).
Sekvis publika debato inter la ĉeestantoj.
Mi registris la tuton, kaj akiris de la ĉeestantoj
la rajtigon ĝin publikigi en la interreto (en mia rettaglibro ĉe la socia
retejo Ipernito).
Vi povas ĝin aŭskulti ĉe la retadreso http://www.ipernity.com/blog/28233/172489
Bonan aŭskultadon!
ĜISDATIGO je la 2a Marte de la 2010a jaro
(afable verkita de la gekamaradoj Weiss)
Post la Milana Kongreso de SAT :
- La situacio pri la Konvencio de Otavo ne evoluis. Ĉinio, Finnlando, Hindio,
Israelo, Pakistano, Rusio, Usono ... nek subskribis, nek ratifis la Konvencion.
Tamen, iuj el tiuj landoj stokas grandegajn kvantojn da kontraŭpersonaj minoj.
- La situacio pri la Konvencio de Oslo multe evoluis. Dum la Milana Kongreso
nur 10 landoj subskribis kaj ratifis ĝin. Nun 30 landoj subskribis kaj ratifis
ĝin. Bedaŭrinde hodiaŭ nur tiuj 30 landoj nepre devu apliki la Konvencion. Ĝi
aplikiĝos ankaŭ ĉiujn subskribintaj landojn, kiuj poste ratifos ĝin. Espereble
ke multaj subskribintaj landoj ratifos la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas
iujn pafaĵoĵetojn el bomboj.
Por ekhavi plej ĝisdatigitajn informojn pri tiuj Konvencioj, rekte komuniku kun
gekamaradoj Weiss per la retadreso : andre-col...@laposte.net
Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la
SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009
Anĉjo
www.ancxjo.pac-horano.ipernity.com