I: Bonvolu vocxdoni por Esperanto en Google

0 views
Skip to first unread message

Andrea Fontana

unread,
Jan 9, 2010, 8:36:40 PM1/9/10
to SAT-diskuto, ARCI ESPERANTO, CIRCOLO ESPERANTISTA MILANESE, ESPERANTISTI ITALIANI, il...@googlegroups.com, NOVA SENTO IN RETE, QUALCOSA-DI-SINISTRA

Mi volonte plusendas al vi ĉi tiun inviton de la amikino Madella.

 

 

-----Messaggio originale-----
Da:
Vittorio Madella [...]
Inviato: sabato 9 gennaio 2010 21.52
A: (...)
Oggetto: Bonvolu vocxdoni por Esperanto en Google

 

Karaj geamikoj,

ni ricevis tiun chi gravan mesaghon. Hodiau matene Vitorjo kaj mi sukcesis vocxdoni danke al la indikoj de la subaj unuopaj pashoj.
La afero estas tute facile kaj tre rapide farebla.

Tre elkorajn kaj amikajn salutojn
Luigia

----- Original Message -----
From: (...)

 Antaŭ ĉio eta rimarko:
 La 3-an de januaro 2010 la propono pri la ĉapelitaj literoj estis ankoraŭ
sur la 20-a loko.
 Hodiaŭ, la 9-an de januaro ĝi estas jam sur la 9-a loko el inter 3444
proponoj, kun 509 voĉoj kaj 263 alparoloj. Kuraĝe antaŭen, voĉdonu
 gesamideanoj...!!!

Karaj Geamikoj!

 Ekzakte antaŭ unu jaro, kadre de voĉdono de la usona organizaĵo Change.org ,
 nia esperantista mondmovado atingis grandan sukceson. El inter proksimume
8.000 proponoj tiu de S-ro Oleg Izyumenko (pri la eksperimenta instruado 
de Esperanto, kiel unue lernenda, fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto
en Usono) atingis la 25-an lokon. Ekde tiam la organizaĵo Change.org (kiu
havas pli ol 1.000.000 da membroj) oficiale subtenas la Universalan
Esperanto-Asocion, kiel sian partneran organizaĵon.

La 15-an de decembro, 2009, 30 landaj ĉefpaĝoj de Google aperis sub la
esperanta flago. Tutmonde milionoj da homoj informiĝis pri Esperanto. 
Subite kreskis la nombro da vizitantoj en preskaŭ ĉiuj esperantaj retejoj.

En la sama tago Esperanto estis la temo de ĉefartikolo de la elektronika
eldono de National Geographic.

Nun ni denove havas eblecon al grandsignifa, poresperanta agado ĉe Google.

Ni petas Vian urĝan helpon!

Per minimume 1.000 pliaj voĉoj Google tre verŝajne enkondukus ankaŭ la
Esperantajn ĉapelitajn literojn en sian poŝtelefonan reton.

Kiel voĉdoni?

******************************************************************
 1. Se Vi jam havas validan Google-konton/retpoŝtadreson kun finaĵo
 
...@gmail.com
 ******************************************************************

 - Klaku sur la ĉi-suban retadreson:

 http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

 - Poste klaku sur "Sign in" (=ensaluti) en la supra, dekstra angulo.
 - Tajpu Vian  ...@gmail        -an retpoŝtan adreson kaj pasvorton en la
 aperintajn fenestrojn.
 - Klaku sur la sube videblan, grizan kampon "Sign in".
 - Aperos nova paĝo, en kiu Vi povas voĉdoni. Maldekstre en la 5-a linio, 
sur blua fono aperos malgranda, blanka, kvinpinta stelo. Dekstre de tiu ĉ
stelo
 aperos la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (=Temo 
1730: Aldonu Esperantajn literojn)
 -Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voĉdono ĝi fariĝos
 flava. Post iom da tempo (ofte nur post nova alklako...) en la 6-a vico, 
en la teksto "... people starred this issue" (... = nombro da voĉdonintoj) la
 cifero kreskas  je unu (ĉi-momente 501).

 Hodiaŭ sur tiu ĉi paĝo estas 260 komentoj. Ne necesas komenti, sed ja 
 nepras
 klaki sur la blankan stelon kaj atenti, ke ĝi fariĝis flava.
 Samtempe, plej malsupre devas aperi la sekva teksto, apud alia, flava
 stelo: - "Your vote has been recorded" (=Via voĉo estis registrita)

 ****************************************************************************
 2. Kiuj ankoraŭ ne havas  Google-konton, aŭ retpoŝtan finaĵon 
...@gmail.com
 ****************************************************************************
 tiuj devas ĝin krei(senpage!).
 ***************************************************************************

 - Unue klaku sur "Sign in".
 - Sub la aperantaj fenestretoj klaku sur "Create new account". (=Krei 
novan konton)
 - Aperas nova paĝo kun novaj fenestretoj kaj kun la frazo
  "Required information for Google account"
. (= Necesa informo por akiri
 Google-konton).
 - Plenigu la aperantajn fenestretojn.
  "Your current email address" (=Via nuna retadreso)
  "Choose a password" (Tajpu minimume 8-literan pasvorton)
  "Re-enter password" (Tajpu la saman pasvorton denove kaj notu ĝin, ĉar
   Vi poste povos krei pere de ĝi novan retadreson, propran korespondan
   liston, ktp. ktp.)
  "Location" (Elektu la nomon de Via lando)
  "Get started with Google code" (Tajpu en la aperantan fenestreton tiujn
  literojn - iom malfacile legeblajn -, kiujn Vi vidas sur  la ekrano.
 - Fine klaku sur la vorton "Accept".

 - Post iom da tempo Vi ricevos mesaĝon de Google. Klaku sur la retadreson,
 troviĝantan en la mesaĝo. Per tio Vi pruvos, ke Vi estas vere ekzistanta
 persono...

 - De tiam Vi rajtas voĉdoni, laŭ la 1-a punkto.

 Petu ankaŭ Viajn geamikojn, ke ankaŭ ili voĉdonu! Bonvolu plusendi tiun ĉi
 mesaĝon! Estus treege malagrable, se Google konvinkiĝus, ke nur kelkcent
 esperantistoj vivas sur la planedo Tero... :-))

 Belan, sukcesoriĉan, novan jaron deziras plej amike kaj samideane
 Lajos (Ludoviko) Molnár kaj Julianna (Julinjo) Farkas
 Hungario

 http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages