Mardon la 21an de Julio de la
2009a, dum la 82a Kongreso de SAT (http://www.satesperanto.org), okazis socia forumo pri Madagaskaro
(Malagasujo/io)
[pri ĉi tiu landonomo mi sekvas la plej lastajn rekomendojn de la Akademio de
Esperanto:
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html].
Kamarado Justine Ralalarisoa (Lala), madakaskarano, rapide parolis pri la
Ŝengeneco (Schengen-eco) de Pollando, kaj poste ŝi pli longe priskribis al la
ceestantoj la politikan situacion en Madagaskaro
Mi registris ĉi tiun socian forumon, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon
ĝin publikigi en la interreto (en mia rettaglibro ĉe la socia retejo Ipernito).
Vi povas ĝin aŭskulti ĉe la retadreso http://www.ipernity.com/blog/28233/260712
Bonan aŭskultadon!
(Sugesto: se estas iom malfacile al vi bone aŭdi iujn demandojn de la
ĉeestantoj, mi konsilas al vi uzi duorelajn kapaŭdilojn...)
Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la
SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009
Anĉjo