Dimanĉon la 19an de Julio de la
2009a, okazis, dum la 82a Kongreso de SAT (http://www.satesperanto.org), la Kongresa Malfermo.
Mi registris ĝin, kaj akiris de la ĉeestantoj la rajtigon ĝin publikigi en la
interreto (en mia rettaglibro - blogo - ĉe la socia retejo Ipernito).. Poste mi
dispecigis la tuton en du partoj.
Vi povas aŭskulti la parton unuan ĉe la retadreso http://www.ipernity.com/blog/28233/222363
Bonan aŭskultadon!
En ĝi vi trovos: la Malferman Paroladon de Jakvo Schram (Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT),
Salutparoladon de Renato Corsetti (Prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, SATano, Eksprezidanto de
UEA), Salutleteron de Kreŝo Barkoviĉ (eksa Ĝenerala Sekretario de SAT), la
Salut- kaj Bonvenig- paroladon de Andrea Montagner (Prezidanto de la Organiza Kongresa
Komitato kaj Prezidanto de la kongresa organiza asocio "ARCI
Esperanto" http://www.arciesperanto.it); sekvas la salutoj de landoj,
internaciaj Esperanto-organizoj, religiaj organizoj, SAT-frakcioj kaj
SAT-fakoj, Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), Esperanto-kluboj, gazetoj,
radioj, unuopuloj, kaj tiel plu...
Aliajn informojn kaj
dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/sat-kongreso-2009