Capiterà, capiterà...
Intanto, trascrivo quello che c'è a proposito di scherma nello "Sporta lingvo en esperanto" di Ujlaky-Nagy; c'è un'anima buona che estrae i termini utilizzabili per il nostro file? Potrebbe essere un primo inizio.
www.eventoj.hu/steb/sportalingvo.rtf
Ciao
Antonio
SKERMO
Sekvante la regulojn de la sportobranĉo, la skermisto klopodas trafi pike (ĉe rapiro kaj spado) respektive pike aŭ tranĉe (ĉe sabro) la validan korposurfacon de sia kontraŭulo pere de sia skermilo tenata en unu mano, samtempe celas malhelpi, ke la kontraŭulo sukcesu atingi validan trafon sur li.
La ĉefaj kvar agogrupoj de la skermoaktivado (konsistantaj ĉiuj el pluraj simplaj aŭ malsimplaj variantoj) estas: la atako, la parato, la riposto Kaj la kontraŭriposto.
La atako estas tiu iniciativa ago, en kiu la skermisto direktas la armilon al la kontraŭulo kaj antaŭeniĝante seninterrompe minacas ĝis la momento de la trafo la validan korposurfacon de la kontraŭulo.
La parato estas tia perarmila sindefenda ago, kiu malhelpas la sukceson de la atako de la kontraŭulo.
La riposto estas la ataka ago de tiu skermisto, kiu paratis la kontraŭulan atakon.
La kontraŭriposto estas la ataka ago de tiu, kiu paratis la riposton.
La movojn ĉe la skermanta mano kompletigas specialaj piedmovoj kun lerta kaj rapida tekniko.
La skermokonkursoj disvolviĝas en ĉambrego, sur 1,8-2 metrojn larĝa kaj — depende de la armilspeco — diverslonga (12-24 m) skermoplanko el ligno, linoleumo, gumo, plasto ktp. Ĉe la subbranĉoj rapirado kaj spadado la trafojn signas elektra trafsignilo, cele de kio la skermoplankon kovras metalfadena kovrilo. Ĝenerale la skermoplanko kuŝas sur podio 0,5 m-ojn alta. La konkursantoj surhavas konvenan vestaĵon inkluzive de skermokasko, por preventi vundiĝon. Ĉe uzo de trafsignilo la skermovesto estas el metalfadena ŝtofo.
La skermiloj havas oficiale fiksitajn mezurojn.
La batalon decidanta pri venko, aŭ malvenko inter du skermistoj, aŭ du teamoj oni nomas matĉo. Por distingi, oni parolas pri individua kaj teama matĉoj. La individua matĉo konsistas el du — se necese, el tri — asaltoj, nome du gajnitaj asaltoj estas necesaj por venki en la matĉo.
Unu asalto daŭras 6 (ĉe virinoj 5) minutojn, respektive ĝis la ricevo de 5 (ĉe virinoj 4) trafoj ĉe unu el la du skermistoj. Se ĝis la fino de la asaltotempo neniu el la du konkursantoj ricevis la maksimuman nombron da trafoj, oni kompletigas la nombron de la pli multaj ricevitaj trafoj ĝis 5 (ĉe virinoj ĝis 4) kaj per la sama plusa nombro oni pliigas la sumon de la ricevitaj trafoj ĉe la alia. Tiu kompletigita trafproporcio estos registrata oficiala. Se ĝis la fino de la asaltotempo la du skermistoj ricevis samnombran aŭ neniom da trafoj, ili ambaŭ estos registrataj venkitoj.
Inter du asaltoj de la matĉo estas duminuta paŭzo, kaj la konkursantoj lokŝanĝas reciproke.
La teama skermomatĉo konsistas el tiom da individuaj matĉoj, kiom estas la produto de la anonombroj de la du teamoj (principe 16).
La individuajn matĉojn gvidas la prezidanto de la konkursa juĝistaro. Li staras ĉe la mezlinio de la skermoplanko, en konvena distanco de ĝi, por povi bone atenti la aktivadon de ambaŭ konkursantoj. Lin helpas kvar flankjuĝistoj, starigitaj dekstre kaj maldekstre de la prezidanto ĉe ambaŭ flankoj de la skermoplanko. Se la trafojn signas elektra trafsignilo, tiam la kvar flankjuĝistojn — jam superfluajn — anstataŭas du plankjuĝistoj kiuj atentas, ĉu la skermiloj ne ektuŝis hazarde la skermoplankon, ĉar ankaŭ en tiu kazo la trafsignilo montras trafon, kompreneble netaksendan.
La skermokonkursoj povas esti individuaj aŭ teamaj (kun kvar membroj). La batalon inter du aŭ pli da teamoj oni nomas renkonto.
La konkursojn oni disvolvas laŭ rondbatala, aŭ rekte elimina, aŭ miksa sistemoj. La rekte elimina sistemo povas esti kompletigita per la konsolbatalo de la venkitoj.
En okazo de egalstato inter du konkursantoj decidas pli nova, t.n. egalstata matĉo pri venko kaj malvenko. En okazo de egalstato inter du teamoj (t.e. se la nombro de la venkoj kaj ankaŭ tiu de la donitaj kaj ricevitaj trafoj egalas), la teamestroj elektas po unu teamanon, kaj ilia egalstata matĉo decidos pri venko inter la du teamoj.
Se la konkursanto kulpas malregulaĵon, ĉe la unua la prezidanto atentigas lin, ĉe la dua aljuĝas al li unu punan trafon, kaj ĉe la tria li eskludas lin el la plua konkurso.
Detale instrukcias reguloj pri la farendoj, se iu konkursanto aŭ teamo — pro ajna kaŭzo — retiras sin el la komencita konkurso.
Konforme al la tri armilspecoj, la sportobranĉo skermo dividiĝas en tri subbranĉojn:
A) Rapirado
B) Spadado
C) Sabrado
A) Rapirado
La rapiristo klopodas atingi pikan trafon per sia skermilo nomata rapiro sur la valida korposurfaco de la kontraŭulo, nome brustflanke ekde la kolumo ĝis la malsupra limo de la ingveno, kaj dorsflanke ekde la kolumo ĝis la interlinio de la koksopintoj, escepte la du brakojn ambaŭflanke.
La rapiro konsistas
a) el la rekta, longa (maks. 90 cm), mallarĝa kaj fleksebla ŝtala klingo kun longkvadrata transversa sekco kaj kun butono ĉe la pinta ekstremo por preventi vundigon;
b) el la fusto, per kiu la rapiro estas tenata;
c) el la duonsfero-forma ŝtala konko, kiu ŝirmas la pugnon.
La longo de la skermoplanko estas 12 m.
Disciplinoj:
1. Vira rapirado
2. Virina rapirado
B) Spadado (nur por viroj)
La spadisto klopodas atingi pikan trafon per sia skermilo nomata spado sur la valida korposurfaco de sia kontraŭulo, nome senescepte sur la tuta korpo.
La spado konsistas
a) el la rekta, longa (maks. 90 cm) kaj mallarĝa ŝtala klingo kun triangula transversa sekco kaj kun butono ĉe la pinta ekstremo;
b) el la fusto;
c) el la konko.
La longo de la skermoplanko estas 24 m.
Disciplino:
Spadado
C) Sabrado (nur por viroj)
La sabristo klopodas atingi tranĉan aŭ pikan trafon per sia skermilo nomata sabro sur la valida korposurfaco de la kontraŭulo, nome ambaŭflanke sur la tuta supra korpoparto — inkluzive de la kapo kaj la brakoj — ĝis la interlinio de la koksopintoj.
La sabro konsistas
a) el la rekta, longa (maks. 88 cm), meze fleksebla mallarĝa klingo kun preskaŭ longkvadrata transversa sekco kaj kun butono ĉe la pinta ekstremo;
b) el la fusto, taŭga por fari tranĉon kaj pikon;
c) el la konko.
La longo de la skermoplanko estas 14 m.
Disciplino:
Sabrado
La mondfederacio de la sportobranĉo skermo estas: Fédération Internetionale d'Escrime (FIE). Esp-e: Internacia Skermista Federacio.
Esprimoj: Skermokonkurso, aŭ konkurso de skermo. Sabrokonkurso, aŭ konkurso de sabrado. Unualoke klasita spadisto. Spadkonkurso, aŭ konkurso de spadado. Ĉampiono de virina rapirado. Internacia rapirkonkurso. Sabro-mondĉampionado, aŭ mondĉampionado de sabrado. Mondĉampiono de vira rapirado. Eŭropo-ĉampionado de sabrado. Olimpikoĉampiona virina rapirteamo.
Kun asaltoproporcio 2:1 (du per unu) li venkis kontraŭ la turka konkursanto, Ismet, kaj per la gajno de tiu decida matĉo li akiris la olimpikan ĉampionecon (la titolon de olimpika ĉampiono) en la disciplino sabrado. En la itala teamo, partopreninta la Eŭropo-ĉampionadon de spadado, sukcese skermis N.N., La pasintjara mondĉampiono de spadado. La svisa nacia (elektita) rapirteamo fariĝis la unualoke klasita teamo de la mondĉampionado de virina rapirado.
Inviato: martedì 30 ottobre 2012 17:54
A:
privortara...@googlegroups.com
Oggetto: Re: [privortaralaborgrupo] R: [urgente] Dizionario Schermistico in Esperanto