HELPU: Esp-ferioj en fama franca E-centro por ĉiuj (21-31 okt)

0 views
Skip to first unread message

Berto Ŝuman

unread,
Sep 29, 2024, 4:53:35 PM9/29/24
to brita, itala, nederlanda, pola, slovaka, ukraina
Karaj junaj amikoj

Mi petas vian helpon por informi viajn amikojn pri la venonta kursaro en la franca Esperanto-centro Gresillon.
Gresillon ebligas partoprenon de homoj kun modestaj rimedoj.
La kursaro Aŭtunas okazos de lundo, la 21-a de oktobro 18h ĝis merkredo, la 30-a de oktobro tagmeze

 - Renée Triolle el suda Francujo instruos la plej altan nivelon kaj proponas FEI-ekzamenojn.
 - Alain Delmotte, devena el Belgujo, instruos la mezan nivelon kaj ankaŭ la japanan abakon 'soroban'.
 - Frank Lappe el Germanujo paroligos komencantojn kaj ankaŭ gvidos praktikan kurson pri unua helpo (sukurismo).
 - Bernard Bigonnet el Francujo gvidos ĥor-kantadon kun Interkant kaj poste kantan metiejon
 - Larysa Osadĉuk, devena el Ukrainujo, praktikos kun vi origamion, la japanan arton de paperfaldado.
 - La infanoj iros al la naĝejo, ludos, sportos kaj preparos por la halovena popola festeto

Pliaj informoj en gresillon.org/autuno
Aliĝu kaj aligu rapide!  en gresillon.org/aligho


--

Salutas Bert ŜUMAN

Eventoj por vi en la Esperanto-kastelo Greziljono: gresillon.org/agendo
Prezento pri Greziljono: https://docs.google.com/...


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages