VELADO sur la Mediteranea Maro!

7 views
Skip to first unread message

Alessandro Mazzetti

unread,
Feb 4, 2016, 6:33:58 AM2/4/16
to Pola Esperanto-Junularo
Nekutima velkrozado kun esperantistoj en la regiono de Ligurio, nordokcidenta Italio.
Kvin taga ŝipvojaĝo, de la 1-a ĝis la 5-a de Junio 2016, tra la Golfo de Ĝenovo, vizitante Portofinon, Sestri Levante kaj la Kvin Landojn.
La jahto-estro estas longasperta itala velisto, ano de Grupo Esperanto-Tigullio kaj parolas Esperanton. 

La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj velistoj kaj novicoj. Ĉiu partoprenanto havos la eblecon piloti la jahton kaj praktiki la velŝipajn manovrojn. Estas necesa la kunlaboro de ĉiuj por la navigado, la albordiĝo kaj la kuirado; tamen ne estas bezonata antaŭa sperto pri velŝipado. 
Vidu la programon: http://www.nodobandiera.it/wp371/attivita/2016-2/velado-por-esperantistoj/ 
Vidu ankaŭ: http://www.eventoj.hu/2016.htm 
Bonvolu kontakti min pro sciigi la disponeblon. 
Amike. 
velado-it.jpg

Alessandro Mazzetti

unread,
Mar 2, 2016, 4:10:10 AM3/2/16
to Pola Esperanto-Junularo
Neperdebla ŝanco por lerni maristojn terminologion kaj praktiki velon.
Lastaj 4 lokoj disponeblaj en la jaĥto.
Aliĝu tuj!
baia-del-silenzio1.jpg

Adam Wilkus

unread,
Mar 2, 2016, 7:28:23 AM3/2/16
to pola-espera...@googlegroups.com
Dankon por la informo pri interesa velkrozado. Certe pertopreninda kaj iam mi ŝatus ĝui ĝin. Tamen, ĉi-jare dum la sama tempo okazos ankaŭ partoprenindaj jubileaj XXX-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo (3 – 5.06.2016 j.) Programo enhavos abundan nombron de diverstemaj prelegoj, koncertoj, aktoraj elpaŝoj kaj ekskurson tra Krakovo.
Salutas amike
Adam

--
--
_____________________________________________
http://grupo.pej.pl
http://pej.pl
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Pola Esperanto-Junularo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to pola-esperanto-ju...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Alessandro Mazzetti

unread,
Mar 3, 2016, 2:46:42 AM3/3/16
to Pola Esperanto-Junularo
Dankon pro la informo.
Je la venonta fojo.
Amike
Alex
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages