Anna Löwenstein literaturo verkado, Murat Istanbulo, Zdravka koruso; Fransoazo artoj, Elisabeth infanoj -- oktobrofine en Greziljono

0 views
Skip to first unread message

Berto Ŝuman

unread,
Sep 13, 2019, 12:40:47 PM9/13/19
to Grésillon Kastelo, Listo de Hungara Esperanto-Junularo, pola, rusa, slovaka, turka, jeaj...@googlegroups.com, arge...@googlegroups.com, brazila, usona, tejo-...@googlegroups.com, japana-esper...@googlegroups.com
Karaj,

AŬTUNE la Esp.-ferioj    okazos jam la 8an fojon, venu dum 8 tagoj, fine de 8-tobro

- Anna Löwenstein originale verkis 2 historiajn librojn: La Ŝtona Urbo kaj Morto de Artisto. En Greziljono, ŝi instruos C-nivele pri literaturo, verkado, gramatiklo, krome prelegos.
- Murat Özdisdar el Istanbulo instruos B1-B2-nivele, prelegos pri sia lando, sia E-vivo, siaj vojaĝoj.
- Xavier aŭ Bert instruos al komencantoj per rekta metodo, Xavier proponas meditad-seancojn.

- Fransoazo Noireau dancigos, kantigos, instruos violonon, promenigos, kvizos, parolos pri apoj, denaskismo, Asperger.
- Elisabeth Barbay zorgos pri infanoj: instruos per ludoj, ornamos la kastelon, preparos kostumojn por malnova festo, instruos magiajn ringojn.
- Thierry Charles preparos specialan kukurban supon por la malnova festo kaj dorlotos nian palaton per vegetaraj kaj viandaj pladoj.
- Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo kantigos la ĥoron (koruson) Interkant dum la lastaj 4 tagoj.
- Jannick Huet organizos ĥor-koncerton kun 2 regionaj ĥoroj, sabaton 17h en la koncertejo de la urbo Baugé.
- Catherine Kremer prelegos pri la vivo en kasteloj mezepoke, kun infanoj ŝi konstruos mezepokan kastelon.
- Petra Severiano Laguna fotoprelegos pri la Kanariaj insuloj.
- Nathalie Dubrulle ĝardenumos kun vi dum la unuaj tagoj por beligi la florbedojn
- René Jelenc laboros en la estonta ĉambro por rulseĝulo kaj bezonas helpantojn kun lertaj manoj.
- Bert Schumann bonvenigos vin kaj respondecos pri la programo.
- Kaj vi, pri kio vi prelegos, kiun programeron vi proponas?

Kie?    en la franca Esperanto-kastelo kaj kulturcentro Greziljono, urbo Baugé, regiono Anĵuo, lando Francujo  
Kiam? de
sabato, 26a de oktobro, ĝis dimanĉo, 3a de novembro 2019  
Kiu?    elstaraj instruantoj, aliĝintoj el 9 landoj kaj 3 kontinentoj.

Aliĝilo kun prezkalkulo: gresillon.org/aligho    (france: gresillon.org/inscription)
Iĝu societano, posedu parton de Greziljono!


Kore bonvenigas
KulturDomo de Esperanto
Grésillon, St. Martin d’Arcé
FR-49150 BAUGÉ-EN-ANJOU

Telefono: +33-241.891.034 (respondilo) 
Retpoŝto: kas...@gresillon.org
                                                                     image.png
 






--


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages