Peto pri amendo de interreta prisupersigna helppagho de la lernsistemo "lernu!"

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Dec 10, 2011, 1:25:24 AM12/10/11
to Petletero_al_lernunet_17082008
Ni, la subskribintoj, petas tion de la respondeculoj pri la
interretpagho http://eo.lernu.net/helpo/supersignoj.php (alvokita en
la 15-a de Augusto 2008):

Post la frazoj
"Kiam vi skribas en 'lernu!' ni rekomendas al vi uzi la 'x-
stilon' (ekzemple 'sx' por 'sh'). Tiu metodo estas la plej klara kaj
krome la sistemo de tiu chi pagharo subtenas ghin en ekzemple la
tujmesaghilo kaj ekzercoj."
bonvole aldonu jenan tekston:

"La 'x-stilo' tamen ne estas skribsistemo de Esperanto, sed nur
tehhnika rimedo. Ghi povas esti uzata lau decido de la Akademio de
Esperanto, nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la skribsistemon
kun la ghustaj supersignoj, kaj kiam pro apartaj bezonoj la
Fundamenta
anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna. Per
chi tiu vi do povas skribi Esperanton ne nur sensupersigne, sed ankau
lau-Fundamente."

(Tiu chi peto validas analoge ankau pri la alilingvaj prisupersignaj
helpopaghoj.)

Motivo:

La nuna teksto mencias kaj rekomendas kiel eblajhon de anstatauigo nur
ikskodon. Ghenerale ghia apero evidentigas, ke la cirkonstancoj
malhelpis la prezenton de Esperanto-teksto tiom, kiom ghi ne estis lau-
Fundamente skribebla. Tio chi estas konkludebla el la supre menciita
Akademia decido
(http://h.akademio-de-esperanto.org/
oficialaj_informoj/
oficialaj_informoj_6_2007.html alvokita en la 15-a de Augusto 2008).

Precipe en lernsistemo nepre estu almenau atentigo pri la Fundamenta
anstataua skribsistemo, char: Per chi tiu oni povas skribi Esperanton
ne nur sensupersigne, sed ankau lau-Fundamente.
Per la pripetata aldona teksto oni do konformigas la lernsistemon al
la menciita Akademia decido. Krome oni kontribuas eviti, ke manke de
informo pri la Fundamenta anstataua skribsistemo estos prezentata
ikskodita Esperanto-teksto al la ne-esperantista publiko, kio al chi
tiu povus kauzi malbonan impreson pri Esperanto.

Andreas Kueck
D-ro Renato Corsetti
Johan Derks
D-ro Rudolf Fischer
D-ro João José Santos
Thierry Salomon
Rafael Mateos Gonzáles
Marcel Leereveld

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages