Portugalino premiita

3 views
Skip to first unread message

Gonçalo Neves

unread,
Aug 1, 2025, 3:39:51 PM8/1/25
to pea_d...@googlegroups.com

En la ĉi-jara eldono de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA unuafoje premiiĝis Lurdes Oliveira el Portugalio (ŝajnas, ke ŝi ne estas membro de ĉi tiu grupo).

 

La tutan liston de premiitoj (kun ligilo al pria filmeto) oni povas vidi ĉi-sube:

 

https://www.liberafolio.org/2025/08/01/rezultoj-de-la-belartaj-konkursoj-2025/

 

En ĉiuj eldonoj de BK (jam 76) premiiĝis ĝis nun kvar portugal(in)oj. Bedaŭrinde, unu el ili (José Eduardo Crispim) ne plu estas inter ni. Lurdes estas la unua premiita portugalino. Gratulon al ŝi!

António MARTINS-Tuválkin

unread,
Aug 1, 2025, 5:44:44 PM8/1/25
to Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio
Je Fri, 1 Aug 2025 20:39:36 +0100, Gonçalo Neves skribis:

> En la ĉi-jara eldono de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA unuafoje
> premiiĝis *Lurdes Oliveira* el Portugalio (ŝajnas, ke ŝi ne estas
> membro de ĉi tiu grupo).

Dankon pro sciigo de tiom agrabla novaĵo! Lurdes ne estas membro de ĉi
tiu grupo (aŭ almenaŭ ne estis en 2024.04, kiam mi laste ĝisdatigis) sed
ŝi ja esta konata de pluraj el ni: Eblas jam ĝoji kaj admiri pri la dua
lejrianino kiu elstariĝas en nia landa movado — kiel la unua Alcinda da
Silva Carvalho (1903-1991), asociano n-ro 0010, unu el la tri virinoj en
la sephoma inaŭgura estraro de P.E.A., en 1972-1974. Ja Lurdes Oliveira
(neasociano n-ro q344) famiĝas tamen jen mondskale: Tiuj kiuj konis ŝin
kiel komencanton dum la U.K. de Lisbono (2018) aplaŭdas, sed certe ne
miras: Sparko videblis jam! Kaj mi avidas legi ŝian mikronovelon “Kreema
Infano”, kiu ricevis la trian premion en tiu branĉo.

Gratulojn ankaŭ al Gonçalo Neves, kiu en la ĉijaraj Belartaj Konkursoj
ricevis honorajn menciojn pro “La fia komedio” kaj “Buĉado” en la poezia
branĉo. Legu [ https://eo.wikipedia.org/wiki/Gon%C3%A7alo_Neves ], ĵus
ĝisdatigitan.

> En ĉiuj eldonoj de BK (jam 76) premiiĝis ĝis nun kvar
> portugal(in)oj. Bedaŭrinde, unu el ili (*José Eduardo Crispim*) ne
> plu estas inter ni.

Jes, bedaŭrinde. Oni legu lian “kolumbovan” rivelon pri lia sukceso kaj
samtempe konsilon/instigon al verkemuloj/verkivuloj en _Nia Bulteno_
*96* pĝ.9 [ http://esperanto.pt/dok/nb096.pdf ]: i.a., li diras: «Ankaŭ
vi provu! Ne timu!»

Sekve de tio, mi malsubtile ligu la regularon de la Belartaj Konkursoj
de U.E.A.: [ https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj ].

--
António MARTINS-Tuválkin ____.
| ()|
<tuva...@gmail.com> Não me invejo de quem tem |####|
PT-2695-010 Bobadela LRS carros, parelhas e montes |
+351 934 821 700 só me invejo de quem bebe |
+351 212 463 477 a água em todas as fontes |
---------------------------------------------------------------------
De sable uma fonte e bordadura escaqueada de jalde e goles por timbre
bandeira por mote o 1º verso acima e por grito de guerra "Mi rajtas!"
--------------------------------------------------------------------

Gonçalo Neves

unread,
Aug 1, 2025, 6:40:43 PM8/1/25
to pea_d...@googlegroups.com
Dankon, Anĉjo, pro viaj informoj pri Lurdes Oliveira. Se ŝi estis komencantino en 2018, ŝia atingo estas des pli gratulinda. Mi esperas, ke ŝi plu konkursos, kaj ke ŝin imitos aliaj portugal(in)oj, novicaj aŭ spertaj. Bv sendi al ŝi mian personan gratulon, se vi havas ŝian retadreson.  

--
Recebeu esta mensagem porque está inscrito no grupo "Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio" dos Grupos do Google.

Para anular a subscrição deste grupo e parar de receber emails do mesmo, envie um email para pea_diskut+...@googlegroups.com.
Para ver esta discussão, visite https://groups.google.com/d/msgid/pea_diskut/5b35070d-9934-4010-9dd0-b8e8c3e864a2%40gmail.com.

Gonçalo Neves

unread,
Oct 2, 2025, 2:12:13 PM10/2/25
to pea_d...@googlegroups.com
Jen ĉi-kune la verko de Lurdes Oliveira kiu premiiĝis en la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj.
Lurdes Oliveira_Kreema infano.pdf

António MARTINS-Tuválkin

unread,
Oct 2, 2025, 4:46:40 PM10/2/25
to Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio
On Thu, 2 Oct 2025 19:11:59 +0100, Gonçalo Neves skribis:

| Jen ĉi-kune la verko de Lurdes Oliveira kiu premiiĝis en la
| ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj.

Tre amuza teksto! Dankin al Gonçalo pro la alsendo, kaj gratulojn al Lurdes!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages