IRS

15 views
Skip to first unread message

Jose Manuel Gaspar Martins

unread,
Apr 3, 2021, 7:12:02 PM4/3/21
to Pea_diskut
Gekaraj

Vi povas sen kostoj por vi helpi la esperanto-movadon en Portugalio:
indiku PEA-n "nifon" ĉe via IRS deklaro, laŭ instruoj sube.

nome de PEA, mi dankas vin

Jozefo

---

Caro

Pode ajudar, sem custos para si, o movimento esperantista em Portugal:
indique o NIF da Associação Portuguesa de Esperanto na declaração de IRS, conforme instruções abaixo

agradeço, em nome da APE

José Martins


imagem.png




Nuno Magalhães

unread,
Apr 10, 2021, 9:19:37 AM4/10/21
to pea_d...@googlegroups.com
Farite!

--
Recebeu esta mensagem porque subscreveu ao grupo "Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio" do Grupos do Google.
Para anular a subscrição deste grupo e parar de receber emails do mesmo, envie um email para pea_diskut+...@googlegroups.com.
Para ver este debate na Web, visite https://groups.google.com/d/msgid/pea_diskut/CA%2BsCfWo4RzyR-m78b6OFtQ-6iciUS7cYOHdNLq7un4bgVCegMQ%40mail.gmail.com.

Jozefo

unread,
Apr 30, 2021, 11:00:08 AM4/30/21
to Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio
Karaj
Mi dankas la samideanojn kiuj helpis la asocion per sia IRS-a deklaro.
Dum la lastaj jaroj ni estas ricevantaj per ĉitiu vojo po ĉirkaŭ 1000€ jare!

se vi ankoraŭ ne plenumis la deklaron, bv ne forgesu!

Jozefo

------------------------------------------
Caros
Agradeço aos samideanos que ajudaram a associação através da declaração de IRS.
Nos últimos anos temos recebido por esta via cerca de 1000€/ano!

Se ainda não entregou a declaração do ano passado, pf não se esqueça!

José Martins

Jose Manuel Gaspar Martins

unread,
Apr 1, 2022, 4:51:46 PM4/1/22
to Pea_diskut
Gekaraj

Vi povas sen kostoj por vi helpi la esperanto-movadon en Portugalio:
indiku PEA-n "nifon" ĉe via IRS deklaro, laŭ instruoj sube.
Dum la lastaj jaroj ni estas ricevantaj per ĉitiu vojo po ĉirkaŭ 1000€ jare!

Nome de PEA, mi dankas vin

Jozefo

PS Kion vi faros la venontan 14-a de Majo?

---

Caro

Pode ajudar, sem custos para si, o movimento esperantista em Portugal:
indique o NIF da Associação Portuguesa de Esperanto na declaração de IRS, conforme instruções abaixo.

Nos últimos anos temos recebido por esta via cerca de 1000€/ano!

Agradeço, em nome da APE

José Martins

PS O que vai fazer no próximo dia 14 de maio?



imagem.png




Jose Martins

unread,
Apr 18, 2023, 8:57:20 AM4/18/23
to Pea_diskut
Gekaraj

Vi povas sen kostoj por vi helpi la esperanto-movadon en Portugalio:
indiku PEA-n "nifon" ĉe via IRS deklaro, laŭ instruoj sube.

Dum la lastaj jaroj ni estas ricevantaj per ĉitiu vojo po ĉirkaŭ 1000€ jare!

Nome de PEA, mi dankas vin

Jozefo

---

Caro

Pode ajudar, sem custos para si, o movimento esperantista em Portugal:
indique o NIF da Associação Portuguesa de Esperanto na declaração de IRS, conforme instruções abaixo.

Nos últimos anos temos recebido por esta via cerca de 1000€/ano!

Agradeço, em nome da APE

José Martins




imagem.png




Jose Martins

unread,
Mar 27, 2024, 2:34:59 PM3/27/24
to Pea_diskut
Gekaraj, laux kutimo, ne forgesu!

Jose Martins

unread,
Apr 9, 2025, 5:42:12 AM4/9/25
to Pea_diskut
Gekaraj

Vi povas sen kostoj por vi helpi la esperanto-movadon en Portugalio:
indiku PEA-n "nifon" ĉe via IRS deklaro, laŭ instruoj sube.

nome de PEA, mi dankas vin

Jozefo

PS atentu novajxojn pri la venonta monato!

---

Caro

Pode ajudar, sem custos para si, o movimento esperantista em Portugal:
indique o NIF da Associação Portuguesa de Esperanto na declaração de IRS, conforme instruções abaixo

agradeço, em nome da APE

José Martins

PS atenção às novidades sobre o mês que vem!



imagem.png




Gonçalo Neves

unread,
Apr 9, 2025, 6:26:29 AM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com
Tion mi faras jam de multaj jaroj.

--
Recebeu esta mensagem porque subscreveu ao grupo "Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio" do Grupos do Google.
Para anular a subscrição deste grupo e parar de receber emails do mesmo, envie um email para pea_diskut+...@googlegroups.com.

Luna Silva

unread,
Apr 9, 2025, 7:09:36 AM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com
Bedaŭrinde, tute vane, Gonçalo.
Ĉiujare la faroj ne konformas al la vortoj ĉi tie troveblaj.

Amike,

Luna M. Silva


From: pea_d...@googlegroups.com <pea_d...@googlegroups.com> on behalf of Gonçalo Neves <gnev...@gmail.com>
Sent: 09 April 2025 11:26
To: pea_d...@googlegroups.com <pea_d...@googlegroups.com>
Subject: Re: [pea_diskut] Fwd: IRS
 

Gonçalo Neves

unread,
Apr 9, 2025, 7:36:45 AM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com

Luna Silva

unread,
Apr 9, 2025, 7:56:12 AM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com
Ĉiujare ni ricevas tiun ĉi saman retmesaĝon kun fetora mensogo, kun trompaj vortoj, kiuj miskredigas la membrojn, ke Portugala Esperanto-Asocio ion faros por Esperanto-movado en Portugalujo, kiam ĝi delonge NENION faras.
Kiam oni invitis min en la estraron, neniam mi imagis, ke oni strebas al prifajfado de la asocia celo, nome disvastigi Esperanton nacianivele.
Plurfoje mi proponis en kunsidoj skizi planon tiucele, sed la aliaj ĉeestintaj membroj aŭ ignoris, aŭ decidis stultumi, kvazaŭ ili ne komprenus miajn vortojn. Plej honeste, mi eĉ ne scias, ĉu mi daŭre apartenas al la estraro, ĉar ne plu okazas kunsidoj, laŭ mia scio. Ajnaokaze, egalas al mi. Se iu volas eksigi min, bonvolu fari. Antaŭe oni uzis, kiel ekskuzon, ke ne estas sufiĉe da mono. En la lasta kunsido, kiun mi ĉeestis, Jozefo ne hontis bombaste diri, ke la financa situacio de PEA estas tre komforta nuntempe. Do, kiu estas la ekskuzo nun? 

Amike,

Luna M. Silva


Sent: 09 April 2025 12:36

Gonçalo Neves

unread,
Apr 9, 2025, 8:31:02 AM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com
Jam de longe mi estas for de la asocia vivo de PEA, kaj mi ne havas informojn, kiuj ebligus al mi konfirmi aŭ malkonfirmi tion, kion vi ĵus komunikis. Tamen mi plene fidas la homon, kiu la unua retmesaĝis, kaj tio sufiĉas por ke mi irigu tiun etan procenton de mia impostdeklaro en la kason de PEA, anstataŭ ke ĝi irus en la ŝtatan trezoron.

Luna Silva

unread,
Apr 9, 2025, 8:44:59 AM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com
Ho, blinda fido perfida....

Amike,

Luna M. Silva


Sent: Wednesday, April 9, 2025 1:30:48 PM

Gonçalo Neves

unread,
Apr 9, 2025, 11:55:20 AM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com
Fido ne blinda, sed fondita sur longa persona kono de la mesaĝinto, en pluraj situacioj kaj medioj, ankaŭ de lia familio. Cetere, mi esas homo tre, eĉ tro, nefidema, do blinda fido estas io apenaŭ ebla ĉe mi.

António MARTINS-Tuválkin

unread,
Apr 9, 2025, 12:56:29 PM4/9/25
to Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio
Mi ŝatus aldoni al la diskuto kelkajn klarigojn kaj konsiderojn:

1. La celoj de nia asocio estas, konate kaj konsente, informado pri
esperanto en nia lando kaj subteno al ĝia lernado.

2. Depost la U.K. en 2018, kohera agado pri esperanto en nia lando
draste malpliiĝis; esceptas nure la aktivado de la oporta grupo. Tion
kaŭzis ne nur postkongresa elĉerpiĝo sed ankaŭ la pandemio — kvankam
ambaŭ tiuj “ekskuzoj” jam eble kadukas. Menciindas ke la U.K.-laboron
surŝultrumis tre malmultaj el ni, kaj ke neniu laboris pli ol Jozefo mem.

3. Kiam la asocio akiris sian sidejon en 2016, la necesan kapitalon ni
ricevis pleje el du fontoj, unu el tiuj estis mem la poŝo de Jozefo.
Komforta financa situacio signifu prioritatan repagon de tiuj pruntoj.
(Kaj mi persone hontas/ĝojas ke mi povos ĉimonate finfine repagi mian
malnovan monŝuldon al la asocio.)

4. Preskaŭ neniu el ni povas prave aserti ke, dum la lastaj sep jaroj,
tiu kontentige atingis siajn celojn pri esparanta agado. Kulpigi aliajn
ni ĉiuj povas reciproke — sed tio estas nek justa, nek utila. Indas urĝe
rekonsideri tian misefikan konduton, kaj reagordi niajn fortojn por la
nunaj kaj estontaj defioj.

--
António MARTINS-Tuválkin ____.
| ()|
<tuva...@gmail.com> Não me invejo de quem tem |####|
PT-2695-010 Bobadela LRS carros, parelhas e montes |
+351 934 821 700 só me invejo de quem bebe |
+351 212 463 477 a água em todas as fontes |
---------------------------------------------------------------------
De sable uma fonte e bordadura escaqueada de jalde e goles por timbre
bandeira por mote o 1º verso acima e por grito de guerra "Mi rajtas!"
---------------------------------------------------------------------

Wilson Brigido

unread,
Apr 9, 2025, 2:12:01 PM4/9/25
to pea_d...@googlegroups.com
Karaj, 

Mi ne respondas je la nomo de la Prezidano de PEA.
Mi parolas je mia individua nomo, nur.

La Asocio ne mortis.
Ekde jaro 2018 (jaro de la 103a UEK, Lisbono), ni estas preskaú sen aktivecoj. Vi pravas. 
Dum la lastaj kvar jaroj, ni havis problemojn (homan, estraran, organizadan, ...)
Sed, ekde novembro, 2024, tri-kvar personoj laboras por PEA (pri akvo, elektra-konduktado, pagkunposedo, farbado, bretaranjxado, purigado.. ktp ktp)


Je 2023 kaj 2024, gesperantistoj el Porto-Urbo, Lisbono, Aveiro, Queluz kaj Alcochete,  renkontigxis en Penacova.
Kiom da?  Malmultaj, certe; sed ni iris tien.
Geespeantistoj el Porto-Urbo vizitis Lisbonon kaj laboris en PEA-Sidejo, februaron.


Pri PEA, kion okazis? 

Mi aúdas plurfojojn personojn demandante tion: 'kion vi (aliuloj) faras ?'.
Sed, mi demandas: '(Gesinjoroj demanantoj), Kion Vi faris por PEA dum la lastaj kvar-kvin jaroj?'
Mi  (cxu naive?) pensas,  akraj vortoj -  kelkfojoj aúdataj kontraú PEA-,  ankaú estas AMO al Esperanto ...  
cxar personoj revas/deziras la bonfarton de Esperanto  kaj sentas sin cxagrenitan pro la malkresko de Esperanto... 

Ni cxiuj, unope,  povas labori por la disvastigado kaj lernado  de Esperanto.

Pri mono, PEA neniam petis  monon al iu. 
Ni, fakte, havas iom da mono (da malgranda kvanto) cxe la PEA-bankonto: gxi devenas el IRS-donacoj kaj provito el la 103a UEK.
Pri IRS, kiel sciite, se persono ne indikas iun ajn institucion, ankaú ne ricevas redonon de 'la donaco' ...
Neniu pagis/as anecon al PEA, ekde de pluraj jaroj...

Se Vi partoprenos la proksiman Gxeneralan Asembleo, Vi ricevos kontresumon.

Nuntempe, ni aranjxas la Sidejon, je Queluz-Belas (acxetita de individuaj esperantistoj kaj 'donacita' al PEA).
Cxu koincidon, aú ne, ni  faros 'malfermon de PEA', je la proksima 17, majo.
Kaj mi promesis cxeesti  PEAn, je cxiu sabato, posttagemezo, gxis decembro, 2025.

Ni bezonas, kaj petas, la venon de 'novaj geamikoj' kaj revenon de 'Niaj Malnovaj' geesperantistaj amikoj.
Ni ne havas magian, spektaklan programon tute pretigitan  por prezenti al alvenantuloj...
Kontraúe, ni havas bezonojn.

Kune, ni povos decidi kaj fari ion pli bonan por Esperanto.  Mia penso (naiva).

Wilson Brígido
(Vokalo-PEA)



De: pea_d...@googlegroups.com <pea_d...@googlegroups.com> em nome de Gonçalo Neves <gnev...@gmail.com>
Enviado: 9 de abril de 2025 13:30
Para: pea_d...@googlegroups.com <pea_d...@googlegroups.com>
Assunto: Re: [pea_diskut] Fwd: IRS
 

Berto Ŝuman

unread,
Apr 9, 2025, 6:37:40 PM4/9/25
to portugala
Novaj aktivuloj havas novajn ideojn kaj energion, tre bone !
Se Luna pensas, ke la PEA nenion faras, ŝi mem agadu kun aliaj novaj aktivuloj laŭ sia ideo, sendepende de PEA.

Kiam mi estis studento, mi gvidis E-grupeton en mia urbeto Mittweida, kaj neniel kunlaboris kun iu regiona aŭ landa asocio.
En Francujo funkcias paralele du landaj asocioj "Espéranto France" kaj "SAT-Amikaro" kaj 2 E-centroj Greziljono kaj Kvinpetalo.
Kiu ne kontentas pri unu asocio aŭ E-centro, povas iri al la iala.

Cetere, en Francujo ekzistas iom alia sistemo: Oni donacas certan sumon al senprofitcela asocio kaj ricevas "fiskan kvitancon".
Dum la jara imostodeklaro de personaj enspezoj, oni deklaras tiujn donacojn kaj ricvas redukton de 66 % de sia paganda imposto.
Tiel fine, la persono pagas nur 33 % kaj la ŝtato pagas 67 % (per impostredukto)

Cetere, se vi havas monon por vojaĝi ĝis Francujo, sed ne pli ol tio, vi pvous tamen partopreni (senpage) nian printempas kursaron https://gresillon.org/p baldaŭan.

Bert


Le mer. 9 avr. 2025 à 13:56, Luna Silva <lunam...@hotmail.com> a écrit :
Ĉiujare ni ricevas tiun ĉi saman retmesaĝon....ke Portugala Esperanto-Asocio ion faros por Esperanto-movado en Portugalujo, kiam ĝi delonge NENION faras.

Jose Martins

unread,
Apr 10, 2025, 8:27:29 PM4/10/25
to pea_d...@googlegroups.com
Karaj geamikoj

Nu, ŝajne io ekmoviĝas en la movado...! Dankon al ĉiuj, kiuj skribis kaj esprimis siajn sentojn. Malsamaj opinioj, eĉ kiam esprimitaj laŭ forta tono, montras ke vi zorgas — kaj tio estas valora.

Mi volas emfazi, ke PEA nun havas sian propran sidejon, kiun ni povis akiri danke al la kontribuoj de du individuoj, kiuj kunpagis la plej grandan parton de la kosto. Ekde tiam, ni strebas organizi kaj funkciigi nian sidejon — ĉiam kun limigitaj rimedoj kaj homforto. Dum pluraj jaroj, la baza funkciado de la sidejo estis fakte garantiita de unu sola homo.

Post la malfacila kovima periodo, ni iom post iom reaktivigis nin:

  • En 2022 ni okazigis piknikon — obeante distancojn kaj sanregulojn.

  • En 2023 kaj 2024 ni organizis renkontiĝojn en Penakovo.

  • Ni ankaŭ kunlaboris kun la oportanaj samideanoj, partoprenante en la Zamenhofaj Tagoj kaj la SAT-renkontiĝo en 2024.

  • Dum ĉi tiu jaro ni jam okazigis du malfermajn sabatojn en la sidejo.

[Jes, bedaŭrinde kelkaj estraranoj ĉeestis neniun el tiuj renkontiĝoj...]

Dum la lastaj monatoj, danke al la agado de Wilson, Igor kaj Inês (du novuloj), kiuj intense laboris, ni sukcesis plibonigi la sidejon per riparadoj, purigado, aranĝado – ĉio celante ke ĝi estu utila spaco por la movado. Danke al tiu laboro, ni povas nun kun ĝojo anonci la malfermon de la sidejo ĉiusemajne, sabate, ekde la 17-a de majo 2025.

Estas tamen pluraj gravaj defioj. Ni ne havas perfektan planon. Sed ni havas spacon kaj la deziron atingi pli fore. Kaj por progresi, ni bezonas homojn - ni bezonas vin! Via ĉeesto, ideoj, helpo kaj energio povas fari la diferencon. Bonvolu viziti la sidejon ekde majo kaj helpu atingi niajn komunajn celojn!

Kun espero kaj amikeco

Jozefo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages