Notico pri la SAT Kongreso en Oporto inter la 5a kaj 11a de Aŭgusto en Oporto

1 view
Skip to first unread message

roger prieto

unread,
May 3, 2024, 10:48:49 AM5/3/24
to pea_d...@googlegroups.com
La 97a SAT-Kongreso okazos en Oporto, Portugalio inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda (https://satesperanto.org/), ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. La 97a SAT-Kongreso okazos en Oporto, Portugalio inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024, koincide kun celebrado de 50 jariĝo de la “Revolucio de Diantoj” kiu liberigis Portugalion de faŝisma reĝimo.

La SAT-Kongreso en Oporto enhavos socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn kaj ĝi okazos en bela malnova bieno preta por gastigi homojn per pluraj eblecoj (ankaŭ tendumi kaj kuirejo por memzorgantoj) kiu situas en la orienta parto de Oporto kaj estas tre bone ligita per metroo al urbocentro, trajnstacidomoj kaj la flughaveno.
Ekzistas retpaĝo kun informoj kaj kontaktoj de la organizantoj kie eblas aliĝi (https://sat2024.porto.esperanto.pt/) kaj ankaŭ ekzistas etan filmeto kiu prezentas la kongresejon (https://www.youtube.com/watch?v=fasKqchxOEw).

Venu kaj ĝuu la 97a SAT-Kongreson en Oporto!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages