Forpaso

2 views
Skip to first unread message

Jose Martins

unread,
Feb 2, 2025, 7:24:50 PM2/2/25
to Pea_diskut
Ni bedaŭras informi pri la forpaso de nia kara samideano Eduardo Crespim (plumnomo Eduardo Novembro), okazinta pasintan lundon. 
Li estis 94-jaraĝa kaj dum sia longa vivo multe kontribuis al la Esperanto-movado, precipe kiel estrarano kaj per verkado de pluraj libroj, kiuj riĉigis nian kulturon. 
Ni prezentas al familianoj kaj amikoj sincerajn kondolencojn.

Gonçalo Neves

unread,
Feb 3, 2025, 8:17:48 AM2/3/25
to pea_d...@googlegroups.com
Dankon pro la trista novaĵo.

Mi bone memoras lin de la tempo kiam mi frekventis la sidejon de PEA. Bonkora, modesta kaj klera homo, kiu faris konsiderindan kontribuon al la Esperanto-literaturo. Li estis i.a. ofta kontribuanto de la revuo La Karavelo kaj, en 2018, li ricevis meritatan rekompencon por sia literatura Esperanto-agado, kiam li ricevis premion en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li ripozu en paco! Liaj verkoj restos kaj igos lin memorata.

--
Recebeu esta mensagem porque subscreveu ao grupo "Diskutforumo de Portugala Esperanto-Asocio" do Grupos do Google.
Para anular a subscrição deste grupo e parar de receber emails do mesmo, envie um email para pea_diskut+...@googlegroups.com.
Para ver esta discussão, visite https://groups.google.com/d/msgid/pea_diskut/CA%2BsCfWrquciifjNtrDto5XTRAJ4eAFk-_fujnhOzs2RqsyVvTA%40mail.gmail.com.

Iuri Gaspar

unread,
Feb 3, 2025, 1:41:50 PM2/3/25
to pea_d...@googlegroups.com

Saluton! Mi bedaŭras lian forpason kaj faras miaj la vortojn de Goncalo, ĉar ankaŭ mi bone

lin memoras de tiu tempo en la eksa sidejo de PEA, ĉiam ĉirkaŭ libroj en nia biblioteko. 

Kondolencojn al la familio, bondezirojn al vi ĉiuj!

Iuri

Às 14:17 de 03/02/25, Gonçalo Neves escreveu:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages