Jarfinajn bondezirojn!

8 views
Skip to first unread message

Joel Muhire

unread,
Dec 23, 2022, 8:45:48 AM12/23/22
to parol...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Alvenis la momento por bondeziroj!

La 25an de decembro okazos kristnaska festo, kaj semajnon poste, ni estos jam en la nova jaro 2023. Kutime, ĉi tie dum tiuj jarŝanĝaj festoj, homoj surmetas elegantajn vestaĵojn, manĝas lukse, vizitas unu la alia, drinkas... sed ĉi-foje, tiuj festoj okazos en malpompa etoso pro la milito. Multaj suferegas malsaton en siaj hejmoj, aliaj pli terure en kampadejoj/rifuĝejoj enlandaj kaj eksterlandaj. Kia vivaĉo!

Mi deziras feliĉan kristnaskon kaj prosperan novjaron 2023!

Elkore,
Joel Muhire el Rutshuru- Kongo-Kinŝaso 🇨🇩.
Ĉe UEA: jmhr-a.

Honore Sebuhoro

unread,
Dec 23, 2022, 12:33:26 PM12/23/22
to parol...@googlegroups.com
Kara Joël,
Kion fari?
Komprenu tion, estas homa problemo travivanta orientanoj el DRK. Eble, ni havos pacon kiel aliaj.
Ni komencos la jaron 2023 en tre malfacila situacio, do severa malsekureco.
Kore!

--
Parole-cdm est un forum public
---
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google Groupes "parole-cdm".
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse parole-cdm+...@googlegroups.com.
Cette discussion peut être lue sur le Web à l'adresse https://groups.google.com/d/msgid/parole-cdm/CAG5UhWvuinqydqFwF8uTrFB%3DxyuM4_D7KhsXHL2KH1-RCUOvrQ%40mail.gmail.com.

Joel Muhire

unread,
Dec 29, 2022, 12:48:43 PM12/29/22
to parol...@googlegroups.com
Saluton karaj geamikoj,

La milito estas aĉa, noca, abomeninda. Ĝi trudas al ni vivaĉi, suferegi, kaj forprenas niajn parencojn, samlandanojn. Kelkafoje nia optimismo emas al ŝrumpo sed ni kuraĝu, ĉar estas dirite: kiom ajn longa daŭras la nokto, finfine la tago alvenas! Ni esperas ke ni sukcesos transvivi tiun militon. Ĝi ne daŭros eterne! 
Mi trovis ĉi tion informriĉa pri la agresmilito trudita al ni de najbaraj landoj: https://ensemble-mouvement.com/

Por fini, mi deziras al ĉiuj jarfinajn festotagojn kaj sukcesan transsalton en la tuj komenciĝonta jaro 2023, esperante ke ĝi estos pli paco kompare kun la nune finiĝanta. Bonvolu memori pri ni.

Samideane, Joel Muhire el Kiwanja- Rutshuru, 
orienta regiono de Kongo-Kinŝaso 🇨🇩.
Ĉe UEA: jmhr-a.



Daniel Durand

unread,
Dec 29, 2022, 1:12:21 PM12/29/22
to parol...@googlegroups.com

Karaj Joël, Honore kaj aliaj samregionanoj,

En ĉi tiu periodo, kiam finiĝas jaro kaj ekaperas le nova, mi sendas al vi miajn kuraĝigajn sentojn kaj esperojn. Mi transsendos vian mesaĝon pere de niaj informiloj en franca kaj en Esperanto.
En tiu terura momento, vi kaj ni estu la necesaj pacportantoj.
Elkore,
Daniel

Joel Muhire

unread,
Jan 2, 2023, 12:42:45 PM1/2/23
to parol...@googlegroups.com
Saluton kara Daniel,

Dankon pro kuraĝigo!

Ni esperas, sed neniuj signoj pri baldaŭa finiĝo de la milito estas videblaj.
La jaro komenciĝis en terura milito en kelkaj vilaĝoj de Rutshuru kiujn M23 celis konkeri.

Feliĉan novjaron al ĉiuj!

Bondezire,
Joel Muhire.
Ĉe UEA: jmhr-a.



Honore Sebuhoro

unread,
Jan 3, 2023, 12:30:43 PM1/3/23
to parol...@googlegroups.com
Mi ne plu kredas al la sekureco en Rutshuru. Tial la popolo chiam suferas pri la troa malsato.

Joel Muhire

unread,
Jan 23, 2023, 1:39:01 AM1/23/23
to parol...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Pri la ĉe ni: M23 informis pri ĝia retiriĝebleco pasintajn semajnojn sed neniel pretas retiriĝi ĝis nun. Anstataŭ retiriĝi Ruando sendis multajn taĉmentojn, same Ugando por subteni la teroristojn M23 kun celo faligi la urbon Goma. Soldatoj de EAC, East Africa Community estas ilia helpantoj en la plenumo de ilia misio, malgraŭ tio ke la registaro de Kongo Kinŝasa venigis ilin por helpi senarmigi la negativajn fortojn, precipe M23.

Ĝis nun Ruanda neas ke ĝi neniel subtenas M23. Ŝajnas ke Kongo Kinŝasa decidos militan opcion ĉar la diplomatia opcio ne sukcesis.

Nia sufero pluas!... kaj ĉiutage oni raportas pri mortigoj.

Amike Joel Muhire
Ĉe UEA jmhr-a

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages