Ĉi-jare, por la Montreala eldono de Paralela Universo (sabaton, la 16-an de augusto), ni
proponas al vi mallongan promenon kaj viziton al ekspozicio – eble ankoraŭ al vi nekonataj lokoj de la urbo.
12:00 – 14:30 – Pikniko en parko « Jardin Les Floralies » en Parc Jean-Drapeau (metroo: Jean-Drapeau flava linio).
Ni kuniĝos antaŭ la elirejo de la metroo Jean-Drapeau, por
ekiri iom post tagmezo. Ni poste paŝados ĝis la parketo « Jardin Les
Floralies » (sekvu la ŝildojn pri Mosaïcultures) en la apuda insulo
Notre-Dame. Atentu, ke parto de la vojo havas ŝtuparon. Ni trovos
agrablan lokon por kune manĝi.
Okaze de pluvo: Tagmanĝo en restoracietarejo « Time Out
Market » (Centro Eaton – Adreso: 705 rue Sainte-Catherine O, Montréal,
QC, H3B 4G5, alirebla el la metroo McGill)
14:30 – 15:00 – Kuna irado ĝis Muzeo McCord Stewart,
por vidi la ekspozicion « Battre le pavé: La photo de rue à Montréal ».
Adreso: 690 rue Sherbrooke O, Montréal, QC H3A 1E9
Temas pri (dumtempa) ekspozicio de ĉirkaŭ 400 fotoj de
Montrealo ekde la 19-a jarcento. Aliaj ekzpozicioj de la muzeo alireblos
se tiu parto de la vizito daŭros malpli ol antaŭvidite.
Prezo: 20 $, rabatoj por diversaj kategorioj. Senpage por membroj de la muzeo. Ĉiuj devos mem zorgi pri la kosto.
15:00 – 17:00 – Vizito de la Muzeo McCord Stewart
17:30 – 19:00 – Paŝado ĝis la (vegana) restoracio Lola Rosa Place-des-Arts (adreso: 276 Rue Sainte-Catherine O, Montréal, QC H2X 2A1)
Horoj estas proksimumaj. Ni strebos laŭeble respekti la
horaron, sed foje malfacilas antaŭvidi kiom da tempo postulos ĉiu
programero.
Noto: ĉiu partoprenanto respondecos pri ĉiuj kostoj de sia partopreno.