Saluton ĉiuj,
Ni proponas kunvenon de ĉiuj esperantistoj en Norda Kalifornio ĉe loko facile atingebla per Amtrak trajno, en la mezo inter Sakramento kaj San Francisko. Lokan esperantisto en Vacaville trovis tre agrablan kafejon promedistance de la Vacaville/Fairfield stacidomo de Amtrak. Uzu la trajnon "Capitol Corridor", eliru ĉe tiu stacidomo, kaj promenu al Journey Coffee, kie eblos trankvile manĝeti, babili, promeni en bela ĝardeno apud lago, ktp.
Pli da detaloj pri la posttagmeza plano venos.
Amanda Schmidt
Esperanto Societo de Sakramento