Ni piediros & uzos publikan transporton por viziti la Halifaksa Regiona Municipo (HRM).
Ni komencos ĉe la Publika Ĝardeno (ĉefa pordego, sur Spring Garden & South Park St) kaj piediros tra Spring Garden Rd al la urbocentro kaj la Akvorando. Ni prenos la publiktransitan pramon trans la havenon al Dartmouth-akvorando. Ni celos fini reen ĉe Urbodomo (Granda Parado) je la 19a horo kie okazos Akadia festivalo. Ni povas aldoni vidindaĵojn kaj haltojn, laŭ intereso.
Ni haltos de tempo al tempo por manĝeti kaj trinki; la kosto estas via laŭ tio, kion vi elektas aĉeti.
Kontaktu Andy @ 717-2639 se vi malfruas aŭ havas demandojn.