Porinforme:
MODIFITA PROGRAMO (PRO LA ANONCITA PLUVO)
Pro
la sufiĉe grava risko de pluvo sabaton, por eviti malsekiĝi en parko,
anstataŭ pikniko, ni tagmanĝu en restoracio. Ni tamen poste provos
promeni kaj espereble ne trafos pluvon. Por eviti manĝi dufoje en
restoracio, la kunveno finiĝos iom pli frue ol planite, post vizito de la turo. Ni kunportu niajn pluvŝirmilojn!
Proksimuma horaro:
12:00
- 14:00: Tagmanĝo en (vegana) restoracio Lola Rosa Place-des-Arts (276
Sainte-Catherine Ouest). Ĉiu partoprenanto pagos mem sian mendon. Tablo
rezervita je la nomo de Nicolas.
14:00
- 17:00: Promenado ĝis la nova turo de la haveno de Montrealo (Tour
d'observation du Port de Montréal). Enirkosto: po 15 $, pagota de ĉiu
partoprenanto. Adreso: 200 rue de la Commune O, Montréal, QC H2Y 4B