Paralela Universa Evento en Seatlo, Vaŝintonio
Sabato, la 19a de aŭgusto
Ĉio okazos en la Verd-Laga kvartalo de Seatlo. Venu por ĉio aŭ nur por parto!
1:00 Tagmanĝo ĉe Thai Ocean (410 NE Ravenna Blvd) (http://thaiocean.com/)
2:00 Diversaj agadoj en la Parko Green Lake, proksime al la Komuna Centro 7201 E Green Lake Dr N.
Naĝado (alportu vian bankostumon)
Promeno ĉirkaŭ la lago
Boatluado (https://greenlakeboathouse.com/boat-rentals/)
Geokaŝado (https://eo.wikipedia.org/wiki/Geokaŝado)
Ludoj (alportu ludilojn, kiel bocce aŭ diskojn, se vi povos)
5:00 Vespermanĝo ĉe Tangletown Public House (2106 N 55th St)
Pico, manĝetoj, biero, ktp (https://www.tangletownpublichouse.com/)
Se vi ne povas trovi nin dum la evento, telefonu aŭ tekstu al 425-455-2413.