Northampton, MA

23 views
Skip to first unread message

Mara Rockliff

unread,
Aug 4, 2023, 1:12:45 PM8/4/23
to paralela-universo-2023
TAGMANĜO (malmultekosta)
Se la vetero estos bona, ni renkontiĝos je la 12:30 ĉe Local Burger @ 16 Main St. Dum "Summer on Strong," oni povas mendi ene kaj manĝi ekstere en apuda fermita strato. Local Burger estas tre populara kaj havas opciojn por vegetaranoj.

AKTIVAĴOJ (senkostaj)
Depende pri la vetero kaj la preferoj de la grupo, ni povos iri piede al:
- R. Michelson Gallery, por vidi originalajn ilustraĵojn de famaj libroj por infanoj
- Smith College Art Museum (nur duonmalfermita ĉisomere, bedaŭrinde)
- Smith College Botanical Garden
- Forbes Library, por viziti grandan fiŝon, vidi la (etan sed oficialan) Calvin Coolidge Presidential Library and Museum, kaj fari Esperantajn tabloludojn
- Northampton Lattice Truss Bridge, por vidi belan pejzaĝon de la Connecticut rivero (pli longa promeno, ~1.3 mejlojn de Local Burger)

MANĜETO (senkosta, dank' al E-USA!)
Iam dum la posttagmezo, ni vizitos Herrell's por hejmfaritaj glaciaĵoj, inkl. veganaj kaj senglutenaj opcioj. E-USA repagos nin ĝis $50, do plej verŝajne ĉiuj povos mendi almenaŭ malgrandan glaciaĵon tute senkoste.

VESPERMANĜO
Mi proponas Joe's Cafe Spaghetti and Pizza House, depende pri la preferoj de la grupo kaj kiom da homoj restos por vespermanĝi.

Bv. informu min se vi planas veni, kaj mi ĝisdatigos vin laŭbezone.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages