Paralela Universo 2021 en Montrealo

4 views
Skip to first unread message

Garry Evans

unread,
Aug 10, 2021, 5:14:54 PMAug 10
to paralela-universo-2021
Ĉijare por la Montreala versio de Paralela Universo ni renkontiĝos fizike (por la unua fojo ekde 2019). Jes!

Ni faros simplan piknikon, kiam ni povos libere babili kaj ĝui ĉeestan Esperantan etoson. Kiel aliloke en la mondo, la dato estas la 21a de aŭgusto.

Loko: Parko Baile, 1920 rue Baile, Monrealo (malantaŭ la Kanada Centro pri Arkitekturo). Referenco de Google Maps 45.491029, -73.578846. La parko estas egale 5 minutojn piede de la metrostacio Gerorges Vanier (oranĝkolora lineo), kaj 5 minutojn de Guy-Concordia (blua linio - uzu eliro St. Mathieu).

Horo: 12:00-14:00

Ĉiuj estas bonvenaj - komencantoj, Duolinganoj, komencintoj, spertuloj.

Se vi volas partopreni bonvolu sciigi Garry Evans (garry...@gmail.com(514) 594-3645).

Se la vetero estas malbonega ni nuligos la piknikon. Bedaŭrinde, laŭ la nuntempaj reguloj en Kebekio, ne estas permesate renkontiĝoj ene pli ol 10 homoj. Se ni estas malpli ol 10, ni aranĝos alternativon.

Bonvolu kunporti vian propran manĝaĵon. Estas multe da superbazaroj kaj rapidvendejoj en la ĉirkaŭaĵo de la parko. Bonvolu vidi mapon.

Ni provizos kelkajn porteblajn seĝetojn kaj plastajn plankkovrilojn.

Screen Shot 2021-08-10 at 5.11.48 PM.png
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages