Esperanto-Toronto kune vizitos la bestoĝardenon dum Paralela Universo.
Laŭ la aktualaj kondiĉoj, oni devas antaŭmendi bileton je specifa tempo, kaj ili vendas la biletojn nur unu semajnon antaŭ la vizito.
Mi (Jed) organizos la ekskurson, do por veni, vi devas:
1 - Sciigi al mi kaj pagi al mi la kotizon per Interac al jedmeltzer ĉe
gmail.com2 - Mi rezervos por la tuta grupo samtempe, kaj klopodos trovi tempon proksime de 1200 meztage, sed povas esti iom pli frua aŭ malfrua.
3 - Jen la prezotablo:
Aĝo Prezo
18-64 27.99
65+ 23.15
3-12 18.30
<2 senkosta
4 - Ni planas nur la ekskurson al la bestoĝardeno; nuntempe ni ne planas grupan manĝon. Tamen, laŭ la evoluanta situacio ni povas konsideri vespermanĝi kune en restoracio post la bestoĝardeno. Verŝajne tio eblos sed ni ankoraŭ ne certas.