Saluton!
Ni gxojas informi, ke aperis nova libro:
Serio “La Ondo de Esperanto” (ruslingva, fondita en 2007)
Dmitrij Vlasov
ESPERANTO: DUONJARCENTO SUB LA CENZURO
Evoluo de Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia
imperio kaj USSR (1887–1938)
Monografio
Impeto 2011. – 168 paĝoj.
ISBN 978-5-7161-0229-3
La aŭtoro specialiĝis en geologia fakultato kaj poste finis
magistrejon de ĵurnalista fakultato de Sankt-Peterburga Ŝtata
universitato. Interesiĝas pri praktika apliko de Esperanto en
amaskomunikiloj, esploras historion de Rusia esperantista movado. En
2011 defendis magistran disertacion samtitolan kun la monografio.
Pli detale:
http://impeto.trovu.com/rusa/esperanto_cenzuro
--
Teamo de
http://impeto.trovu.com