Saluton!
Ni ĝojas informi vin, ke jam aperis la unua libro, per kiu Impeto
komencas esperantan eldonagadon de la jaro 2012:
Nikolao Gudskov
Kiel la homo ekis pensi
Eseoj pri la helena filozofio
Originale verkita en Esperanto
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Moskvo: Impeto, 2012. – 288 paĝoj.
ISBN 978-5-7161-0235-4
Ĉu la homo pensas? Kiu estis la unuaj sep saĝuloj? Ĉu vere Pitagoro
mem pruvis la faman teoremon de Pitagoro?
La libro popularforme rakontas pri naskiĝo kaj evoluo en Antikva
Grekio dum 600–300-aj jaroj antaŭ nia erao filozofia kaj scienca
pensado, pri kialoj de tiu fenomeno, pri atingoj de helenaj pensuloj,
kiuj ĝis nun estas aktualaj.
Pliajn informojn vi povas trovi en nia retejo:
http://www.impeto.trovu.com/gudskof_filosof
Feliĉan Novan Jaron kaj festotagojn!
--
Teamo de eldonejo Impeto