Saluton!
Ĉe eldonejo Impeto aperis nova poemaro "Kaj ekmatenos" de konata Esperanto-poeto, bardo, verkisto kaj tradukisto Mikaelo Bronŝtejn.
“Kaj ekmatenos” estas la kvina poemaro en esperanto de Mikaelo Bronŝtejn. La libron eniris poemoj, verkitaj inter 2008 kaj 2013.
Meditaĵoj pri la vivo kaj socio, amlirikaĵoj, vojaĝimpresoj – estas
ĉeftemoj de la aŭtoro. Apartas la poemoj, inspiritaj de la verkoj de
fratoj Strugackij, kiujn Mikaelo Bronŝtejn tradukadis en daŭro de dudek
jaroj.
Por la ŝatantoj de Esperanto-poezio.Pliaj informoj:
http://impeto.trovu.com/ekmatenos--
Samideane,
teamo de la eldonejo Impeto