Saluton!
Tutmonde fama scienc-fikcia verkisto, kiu ricevis multajn
internaciajn premiojn pro siaj verkoj, Harry Harrison estis arda adepto
de Esperanto. Bedaŭrinde ĉi-jare li forpasis. En ĉiuj liaj libroj nepre
estas mencio pri Esperanto, same en romano “Invado: Tero”, kiu ĵus
aperis tradukita al
Esperanto en moskva eldonejo "Impeto". Tio estas la dua libro de la fama
verkisto, kiun "Impeto" eldonis laŭ kontrakto kun la aŭtoro. Sur angla
ekzemplero de la libro, kiun Harry Harrison transdonis al la eldonejo,
estas aŭtografo en Esperanto: “Legu! Ĝoju!” Fotokopio de la aŭtografo
estas en la aperinta titolo, kaj ĝi kvazaŭ estas testamento por legantaj
esperantistoj.
Kiel kutime, la libron oni povas mendi en interreta butiko de
“Impeto” kaj baldaŭ ĝi aperos en ĉefaj librovendejoj de Rusio kaj
eksterlande. Pliaj detaloj pri la libro ĉe la retejo de eldonejo:
http://impeto.trovu.com--
Samideane,
teamo de la eldonejo Impeto