Novaj libroj de Impeto. Januaro-2010

2 views
Skip to first unread message

Retumanto

unread,
Jan 19, 2010, 7:04:00 AM1/19/10
to Novaj libroj de Impeto
Saluton!

Ni gxojas informi, ke aperis nova libro:

Al la 105-jara jubileo de Eŭgeno Bokarjov

Antonina Bokarjova

SCIENCISTO, ESPERANTISTO, PATRO: Eŭgeno Bokarjov

Redaktis Viktor Aroloviĉ

Moskvo: Impeto, 2010. — 144 p. Formato: 13x20 cm., ilustrita.
ISBN 978-5-7161-0207-1

Eŭgeno Bokarjov (1904–1971) – elstara sovetia lingvisto, centra figuro
de la sovetia E-movado en la 1950–1960-aj jaroj. En 1963 li estis
elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. Fondinto kaj
gvidanto de interlingvistika sekcio en la Instituto pri Lingvoscienco,
organizanto de la laboro pri eldono de la plej popularaj en Soveta
Unio rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj.
La libro enhavas rememorajn rakontojn de lia filino Antonina,
kompletigitajn per artikoloj kaj elpaŝoj de Eŭgeno Bokarjov mem.

--
Teamo de
http://impeto.trovu.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages