klarigoj pri kelkaj vortoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2009, 7:28:33 AM11/28/09
to hassano NTAHONSIGAYE, # Af - listo 'ni lernu kune'
Hasano skribis:
Kiam oni uzas la vortojn "Danki" kaj "Gratuli"?
Se vi ricevas ion de iu, vi dankas. Ekzemple: Dankon pro la libro, kiun vi bonvolis sendi al mi!

Oni gratulas al iu, kiu faris ion grandan, belan, bonan, aŭ al iu, kiu dat-revenas. Ekzemple: "Mi gratulas vin pro via ganda agado por disvastigo de Esperanto!/Gratulon pro via granda agado por disvastigo de Esperanto." aŭ "Gratulojn pro via naskiĝtago!"
Kiam oni uzas la vortojn "Kies,ĉiel,ĉial"?
Kies = de kiu

Jen forgesita ŝlosilo! Kies ŝlosilo estas ĉi tiu?
Mi renkontis la virinon, kies filo lernas kun mi en la sama klaso.

Ĉiel = en ĉiu maniero

Ĉiel mi sukcesos malfermi ĉi itun skatolon. = Mi provos ĉiujn manierojn por malfermi ĉi tiun skatolon.

Ĉial = pro ĉiu kaŭzo
Tio estas ĉial konsilinda.


Diferenco inter" ĉi tiu kaj tiu ĉi".
Ne estas malsameco. Kelkaj esperantistoj uzas "ĉi tiu" kaj kelkaj uzas "tiu ĉi".

Viaj demandoj estas bonvenaj ankaŭ en la listo <ni-lernu-kun...@googlegroups.com>.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages