Ĉiuj jaron, plej eble proksime de kristnasko, mi kaj Jessica kutimas aranĝi "malkristnaskan" vespermanĝon. La ideo estas manĝi plej eble malkristnaskan manĝon, plej eble proksime de kristnasko (laŭ permeso de nia kalendaro), kun plej eble bonaj amikoj.
Plej ofte, ni klopodas teni la vespermanĝon sufiĉe spontanea, kaj invitas amikojn nur tuj antaŭe, eĉ la saman vesperon.
Ĉijare, grandparte pro la fifama nordkopinga fiasko, ni sentas ke ni ĉiuj bezonas memorigi nin mem ke fakte plej ofte estas agrable renkonti esperantistojn kaj paroli kun ili esperante. Tio postulas iom pli da planado ol kutime, kaj jen do la kialo pro la pli malferma invito.
La dato: 21-an de decembro, ĉ. la 19-a horo.
La loko: Restoracio Malaysia (www.restaurangmalaysia.se)
Mi aranĝos rezervadon de tablo, kaj ŝatus mendi ĝin almenaŭ semajnon antaŭe. Do, se vi volas kaj povas, mi ŝatus scii tion plej laste la 13-an de decembro. Vi povas kontakti min per retpoŝto (ja...@luin.se) aŭ telefono (0739-782927).
Se vi konas pliajn esperantistojn kiujn vi ŝatus inviti, nepre alparolu min!
Amike,
Janko
PS. Kiel mi jam diris, mi ne planas aranĝi iun Nerdian Renkontiĝon por decembro, precipe ĉar la lasta sabato de decembro estas la 24-a...
Skickat från min iPad