temoproponoj

0 views
Skip to first unread message

Hokan LUNDBERG

unread,
Jan 9, 2010, 2:30:23 AM1/9/10
to ner...@googlegroups.com
1) http://vikio.ikso.net/Projektoj/PoshtelefonajEoHelpiloj (testado, komentado, diskutado, rekomentoj)

2) http://vikio.ikso.net/Projektoj/LerniEonLudante (cerbumado pri eblaj unuaj paŝoj / provprojektetoj)

3) http://lingvohelpilo.ikso.net/ (Sonja povus iom prezenti la projekton, poste testado kaj komentado)

kion vi pensas pri tio?

salutas,
Hokan

Janko Luin

unread,
Jan 11, 2010, 1:03:39 AM1/11/10
to ner...@googlegroups.com
Bonaj ideoj, sed en malĝusta forumo. La ĉefa celo de NR estas renkontiĝi, babili kaj amuziĝi; viaj subaj ideoj estas direktitaj al laborgrupo, kaj tion NR ne estas.

/J

> --
> Ĉi tiu mesaĝo venas pro via membreco en la dissendlisto Nerdia Renkontiĝo ĉe Google Groups.
> Por sendi mesaĝon al ĉi tiu listo: ner...@googlegroups.com
> Por ne plu ricevi mesaĝojn de la listo: nerdio+un...@googlegroups.com
> La listhejmpaĝo: http://groups.google.com/group/nerdio?hl=sv

Hokan LUNDBERG

unread,
Jan 11, 2010, 1:49:21 AM1/11/10
to ner...@googlegroups.com
bonan matenon!
ĉu ne eblus kombini babiladon, amuziĝon kaj utilon? "amuza kaj foje utila", eble tio NR jes estas :-).
.h

/J


--------------------------------------------------------------------------------

Janko Luin

unread,
Jan 11, 2010, 4:13:17 AM1/11/10
to ner...@googlegroups.com
Se "utilo" == "aĵoj, kiujn iu devus fari", tiam ne; mi ne ŝatas
laborbrigadojn aŭ ion ajn tro planita.

Sed, NR jam estas utila. Almenaŭ por mi, ĝi ne estas devo sed ĝojo,
kaj por mi kreas energion. Tie kuŝas la vera utilo de NR: en tio ke ĝi
*ne* estas laborbrigado, *ne* estas kunsido, *ne* estas abunde
planita; sed *jes* estas spotanea kaj gaja kunestado.

/J

2010/1/11 Hokan LUNDBERG <ho...@ikso.net>:

Arild Matsson

unread,
Jan 11, 2010, 7:30:44 AM1/11/10
to ner...@googlegroups.com

Mi pensas ke ideo #2 (Lerni e-on ludante) meritas spacon en NR. Je tiu
laboremeco kaj ambicinivelo kiun deziras la ĉeestantoj. Homoj ne
interesataj de la projekto povus rigardi aŭ dume alimaniere nerdumi
memstare.
Nek la du aliajn ideojn kontraŭas mi, sed aparte #2 temas pri ludoj -
kompreneble nerdotemo.
Arild

Carl Mäsak

unread,
Jan 11, 2010, 8:30:32 AM1/11/10
to ner...@googlegroups.com
Janko (>):

> Se "utilo" == "aĵoj, kiujn iu devus fari", tiam ne; mi ne ŝatas
> laborbrigadojn aŭ ion ajn tro planita.
>
> Sed, NR jam estas utila. Almenaŭ por mi, ĝi ne estas devo sed ĝojo,
> kaj por mi kreas energion. Tie kuŝas la vera utilo de NR: en tio ke ĝi
> *ne* estas laborbrigado, *ne* estas kunsido, *ne* estas abunde
> planita; sed *jes* estas spotanea kaj gaja kunestado.

Konsentite.

Samtempe, mi ĝojas rimarki ke NR nuntempe estas tiom stabila kaj
konata fenomeno ke ĝin trovas la radilokalizilo de seriozaj agantoj
kiel Hokan.

Mi ankaŭ konsentas kun Arild ke ideo #2 aspektas inda kaj eble taŭga
por NR. Se Hokan volas aranĝi tian aktivecon, ĉu tio signifas ke li
ankaŭ partoprenos en renkontiĝo? Mi ŝatus tion.

a
ca

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages