La novembra Nerdio estis malgranda sed agrabla kaj sufiĉe nerda, kun
aŭskultado de prelego de Rasmus Fleischer kaj ludado hejme ĉe ni.
Tamen ne eskapeblas la fakto ke dum la lastaj monatoj, la renkontiĝo
konsistis plejmulte el la samaj tri-kvar personoj ĉiufoje. Kial ni ne
povas ĝui ĉi tiun amikecan umadon kun pli da homoj? Ĉu ne plu estas
same alloga? Ni diskutis la aferon kaj konkludis ke ja estas tiel ke
nenio nova okazas. Tion ni volas ŝanĝi.
Ekde januaro, ĉiu Nerdio havu propran temon. Iom da pensoj jam estas
elĵetitaj - inter alie vizitoj al muzeoj, enurba fotado, diskutado pri
gramatiko kaj pli profunda studo de la kulturo de Esperanto - kaj ni
havas ĝeneralan ideon pri kion ni volas fari januare kaj februare. Tio
ja ne garantias, ke ni havas la plej bonajn kaj interesajn ideojn.
Jen nia propono. Ĉiuj kontribuoj kaj komentoj estas bonvenaj!
Amike,
Jessica
Mi simple volas diri, ke mi apogas la ideon. Estos interese vidi, kien
ĝi portos la renkontiĝon.
a
ca