[Razeno blogas Esperante...] Ni memoras vin, Tibor SEKELJ !

1 view
Skip to first unread message

Razeno

unread,
Feb 13, 2012, 4:19:00 PM2/13/12
to nepales...@googlegroups.com
Hodiaux estas la naskigxtago de Tibor Sekelj. Ni memoras la legendan esperantiston kiu semis Esperanto-movadon en Nepalo antaux cx 55 jaroj.

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de septembro 1988 en SuboticaVojvodinoJugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano[1] ĵurnalistoesploristoverkisto kajjuristo. Li entreprenis ekspediciojn tra SudamerikoAzio kaj Afriko. Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. Kampoj sur kiuj li agis ege sukcese estas multegaj.

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germananhispanananglan , francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili.
En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.

Liaj libroj:
Tempesto super Akonkagvo
Tra la Brazila praarbaro
Nepalo malfermas la pordon (1959)
Premiitaj kaj aliaj noveloj (1974)
Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979)
Mondo de travivaĵoj (aŭtobiografio 1981)
Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko. (1991)
Kolektanto de ĉielarkoj (noveloj kaj poemoj 1992)

Ni nepalanoj cxefe memoras lin pro lia klasika libro "Nepalo malfermas la pordon".




--
Posted By Razeno to Razeno blogas Esperante... on 2/14/2012 02:19:00 AM
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages