La chi-jara renkontigho PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand okazos de
la 18-a ghis la 25-a de aprilo 2011, en la Eifel-regiono, apud la
vilagho Dahlem-Baasem (sude de Kolonjo). Jam la 1-a PRINTEMPE pasintjare
okazis en la sama domo, kiu tre plachis al ni - ghi trovighas sur monto
kun superrigardo al la valo, apud arbaro kaj ghi havas agrablan endoman
naghejon. Eblas bele promeni chirkaue en kampoj kaj arbaro kaj fari
ekskursojn en la regiono.
Iom da prelegoj, iom da promenoj kaj ekskursoj
Ni planas pasigi trankvilajn printempajn tagojn, auskulti kelkajn
prelegojn, havi eble konversacian rondon au alian lingvan kurson, ghui
la flosadon en la varma akvo de la endoma naghejo, fari promenojn kaj
ekskursojn, festi paskon - do ghui la vivon kaj la printempon. Ni
invitas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.
Semajno antau pasko
La renkontigho okazos en la semajno antau pasko kaj finighos en la paska
lundo. La datoj do kongruas ekzemple kun la lernejaj ferioj en Belgio,
en germanaj landoj kiel Nordrejn-Vestfalio au Rejnlando-Palatinato kaj
en la zonoj B kaj C en Francio (ekzemple Lille kaj Parizo).
La informojn kaj la alighilon vi trovas sur
http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe .
Ni tre ghojos, se vi shatos partopreni. Volonte mi respondos viajn
demandojn.
Kun afablaj salutoj
Lu Wunsch-Rolshoven
--
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE