Baldaŭ: PRINTEMPE 2026, 2a ĝis 9a de aprilo., en Wiesbaden. Venu ĝui la printempon dum pasko en Wiesbaden! Aliĝu prefere antaŭ merkredo, 4a de marto :)

0 views
Skip to first unread message

Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand

unread,
Mar 2, 2026, 12:52:27 PM (13 days ago) Mar 2
to Nej kaj Fleja

Saluton, karaj!

Intertempe jam 46 homoj aliĝis al la paska renkontiĝo PRINTEMPE, komence de aprilo,
https://esperanto.land/printempe/partoprenantoj_printempe6.php 

La programo pli kaj pli pleniĝas :)
https://printempe.gt.tc

Eble ankaŭ vi ŝatos pasigi la paskajn tagojn en tiu ĉi internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson?
Ĉu? Ni tre ĝojos kaj kun plezuro invitas vin veni!
https://esperanto.land/printempe/#alighilo

PRINTEMPE 2026 

invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio, iomete okcidente de Frankfurto/Majno

de ĵaŭdo, la 2-a, ĝis ĵaŭdo, la 9-a de aprilo 2026
(Pasko estos en dimanĉo, 5a de aprilo).

Aliĝu per la nunaj kotizoj ĝis la 4a de marto 
https://esperanto.land/printempe/#alighilo

Kial veni?

Internacia etoso: Renkontu malnovajn kaj novajn amikojn el multaj landoj!
Kulturo kaj amuziĝo: Prelegoj, diskutrondoj, ludoj, muziko, konversacio – kaj babilado ĝis la noktomezo!
Promenoj kaj ekskursoj gvidos vin tra la urbo Wiesbaden kaj al apudaj celoj de la bela Rejn-valo.
Konvena loko: La renkontiĝo okazos en la junulargastejo de Wiesbaden, kun komfortaj ĉambroj. La afablaj kunlaborantoj de la domo jam gastigis plurajn belajn Esperanto-renkontiĝojn :)
Facila alveno: Bone ligita per trajno, buso kaj aviadilo (proksime al Frankfurto ĉe Majno).

Estos Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj - do se vi konas Esperanto-novulojn, bv. ne heziti atentigi ilin pri tiu ebleco eklerni aŭ plulerni Esperanton.

Jen pliaj informoj
https://esperanto.land/printempe/#printempe
kaj la reta aliĝilo
https://esperanto.land/printempe/#alighilo

Jam aliĝis 46 homoj el 8 landoj - aliĝu ankaŭ vi :)
https://esperanto.land/printempe/partoprenantoj_printempe6.php 

Bonvolu plusendi ĉi tiun mesaĝon al viaj kluboj, amikoj, kaj Esperanto-grupoj. 

Aparte ni ĝojos, se venos ankaŭ novuloj, komencantoj kaj progresantoj.
Ĉiuj estas bonvenaj – de komencantoj ĝis fluaj parolantoj, de beboj ĝis malpli junaj homoj.

Kio estas PRINTEMPE?

PRINTEMPE estas la daŭriganto de PSI, Printempa Semajno Internacia, kiu ĉi-jare ne povos okazi. Por ke ni ĉiuj tamen povu ĝui belan paskan renkontiĝon ni interkonsente kun Germana Esperanto-Asocio kaj la ĝisnunaj PSI-organizantoj ofertas tiun ĉi renkontiĝon PRINTEMPE :)

Ĉe demandoj ne hezitu kontakti nin. Ni ĝojas atendi vin en Wiesbaden!

Ĝis baldaŭ en PRINTEMPE

Lu Wunsch-Rolshoven 

por la teamo de EsperantoLand
__

Informoj kaj aliĝilo ĉe 
https://esperanto.land/printempe/#printempe 

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand e. V. (r. a.)
Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686
El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages