Fwd: AEA-Prelegserio: aprila sesio - dimanĉe, la 19-an de aprilo 2026

2 views
Skip to first unread message

ro-...@dds.nl

unread,
Apr 16, 2026, 8:42:59 AMApr 16
to Espned, Germanio, Belgio, Nejka...@googlegroups.com


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: AEA-Prelegserio: aprila sesio - dimanĉe, la 19-an de aprilo
2026
Datum: 16-04-2026 02:52
Afzender: Sandor Horvath <aea.es...@gmail.com>
Ontvanger:

2026-04-16

Kara esperantisto,

Ni ŝatas inviti vin al nia aprila sesio de nia prelegserio por 2026

Rubèn (Rubeno) FERNÁNDEZ ASENSIO (KATALUNIO)

ESPERANTISMON POR ARĤIVISTOJ, ARĤIVISTIKON POR ESPERANTISTOJ:
LA CENTRO DE DOKUMENTADO KAJ ESPLORO PRI LA INTERNACIA LINGVO
Kiel adapti la informadon pri Esperanto al la interesoj de tre specifa
publiko en fakaj konferencoj? Kiel esperantaĵoj povas trovi lokon en
publikaj arĥivejoj? Ni provos diskuti ambaŭ temojn per ekzemplo. La
unua duonhoro reproduktos prelegon prezentitan en Novembro 2024 en
virtuala konferenco de la sekcio pri beletraj kaj artaj arĥivoj de la
Internacia Konsilio pri Arĥivoj, la plej grava internacia asocio de
arĥivistoj; la temo de la prelego estis esperantista arĥivejo: la
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Internacia Lingvo, fondita en
1954 en Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds), urbo en franclingva Svisujo. La
dua duonhoro diskutos kiel informi profesiulojn de specifaj fakoj pri
Esperanto, ne nur arĥivistojn, kaj samtempe, transirante spegulon, kion
esperantistoj devus scii pri arĥivoj.
Ligilo al la retpaĝo de la konferenco, kun la tuta programo:
https://www.ica.org/event/ica-sla-virtual-symposium-2024/

DIMANĈE, LA 19-AN DE APRILO 2026, JE LA 06.00 UTC, [do je la 8-a matene
ĉe ni - RN]



Jen la ligilo:

HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/81848075241?PWD=IYJJHNR5FF7REOSWAIBEWLXL1BAJKZ.1
Meeting ID: 818 4807 5241
Passcode: 014431

Ni ŝatas ankaǔ demandi vin ĉu vi volas/pretas/ŝatas/povas prezenti
ion dum unu de niaj sesioj de nia prelegserio?

Se vi ŝatus babili iomete, ni komencas la kunvenon 15 minutojn antaǔ
la oficiala komenco (do 16:45 Sidneja tempo).

Ankaǔ restu iomete post la prezentadoj por neformala babilado.

Se vi maltrafas la eventon, eblos spekti ĝin ĉe nia jutuba kanalo,
“Esperanto Australia” post kelkaj tagoj.

Plej amike,

Terry, Sandor, Jonathan, Joanne, Heather

_La estraro de AEA (A__ǔstralia Esperanto Asocio)_


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages